Mediteranea Esperanto-Semajno 2025
Espéranto-Provence organizos la Mediteranean Esperanto-Semajnon 2025, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.
Restas kelkaj liberaj lokoj. Aliĝu !

Kial partopreni en la Mediteranea Esperanto-Semajno ?
Ĉar la MES, estas :
- Printempo anticipe !
- Bongusta manĝaĵo ;
- 3-nivelaj kursoj ;
- Komforta staĝejo ;
- Agrabla vetero ;
- Alloga regiono ;
- Elstaraj instruistoj (vidu https://provenco.esperanto-france.org/2025-03-15-22-Elstaraj-instruistoj) ;
- Ekskurso al Grimaud (vidu https://provenco.esperanto-france.org/2025-03-19-Ekscursion-a-Grimaud) ;
- Varma Esperanto-etoso ;
- Amikaj partoprenantoj (vidu la liston de aliĝintoj en https://provenco.esperanto-france.org/2025-03-15-22-Mediteranea-297)
- Preparo por la Tria grada ekzameno : Atesto pri Supera Lernado kaj Atesto pri Kapableco (vidu Preparado por la Kapableco (FEI) en la retejo de Espéranto-Provence] ;
Loko kaj datoj
Staĝejo : La staĝo okazos en la hotelo Miléade Les Issambres - Val d’Esquières, majesta kadro, en iama palaco el la 1930-aj jaroj, en 3-hektara parko, kun aliro al la plaĝo kaj proksime de Saint-Tropez, Haveno Grimaud, Cannes kaj Nico.
Akcepto : Sabaton la 15-an de marto je la 16:00
Fermo : Sabaton la 22-an de marto je la 11:00 (fina tagmanĝo ne inkluzivita).
Kursoj
Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 kaj 18:00 - 19:00
Partopreno en kursoj. Elektu vian deziratan kurson :
- Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Rodica Todor (Rumanio)
- Kurso 2 - paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel Fischer-Kotowski (Pollando)
- Kurso 3 - paroliga-kleriga kurso pri ekologio - Manfred Westermayer (Germanio)
Aliaj programeroj
Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 95 € duontage), vizitado de Fréjus, Saint-Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.
Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).
Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.
Aliĝo
Vi jam povas aliĝi rete aaŭ plenumante kaj sendante lapaperan aliĝilon : https://provenco.esperanto-france.org/ IMG/pdf/alig_ilo_mes_2025_post_januaro.pdf
En la sama rubriko:
- Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 en Strasburgo
- Interasocia kongreso 2023
- Mediteranea Esperanto-Semajno 2023
- Kongreso Esperanto-France 2022
- Franca Esperanto-Kongreso 2017
- Eŭromediteranea Kongreso de Esperanto 2016 - Marsejlo
- Universala Kongreso 2015 - Lille
- FESTO 2014
- Franca Esperanto-kongreso 2014 en Chambéry
- Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo
- Kongresado en Kaiserslautern
