Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo
Francio, 8a –12a de majo
Francio kaj Germanio jam kune organizis iliajn jarajn kongresojn plurfoje, en 1969 jam en Strasburgo, poste en Kaiserslautern en 2010, kaj en Zweibrücken en 2018. En 2024 Francio organizos la komunan eventon. Inaŭguro de la kongreso okazos en la ĉambroj de strasburga Universitato, la 9an de majo, kiu estas la Tago de Eŭropo (kaj ĉielira festo). Ĉefa temo estos “Dialogo inter popoloj, paca vektoro”.
Strasburgo estas hejmo de pluraj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tiu ĉi eŭropa dimensio pravigas etendi la renkontiĝon al aliaj Esperanto-asocioj, el kiuj kelkaj jam favore respondis : Belgio, Svislando, Italio, ktp. Ankaŭ la Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj samokaze okazigos sian kongreson.
La aranĝo jam ricevis subtenon de UEA, EEU kaj JEFO.
La programo enhavos, krom la laborprogramon kaj la laŭstatutajn membrokunvenojn, konferencojn, spektaklojn, diskutojn kaj vizitojn de la urbo kaj la regiono ĉiuflanke de la landlimo.
Informoj pri aliĝo kaj loĝado estos publikigitaj aŭtune.
