Interasocia kongreso 2023
La Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio okazos de la 6-a ĝis la 8-a de majo 2023, en Liono (Lyon).
En la programo estos konferencoj, koncertoj, vizitoj en Liono (piede aŭ bicikle), Esperanto-kursoj kaj ekzamenoj, komitatkunsidoj kaj membro-kunveno de Esperanto-France. Pluraj aperitivoj kaj komunaj manĝoj estos proponitaj.
Vi povos plilongigi vian restadon per “postkongresa” tago en Saint-Étienne la 9-an de majo.
Ĉefa kongresejo
Maison des Italiens
82 Rue du Dauphiné
69003 Lyon
Loĝejo
Ĉambroj en limigitaj kvanto estos haveblaj en la CISL (Centre International de Séjour de Lyon)
103 boulevard des États-Unis
69008 Lyon
Esperanto Lyon zorgas pri la mendoj do se vi deziros tranokti en tiu cento, bonvolu mendi viajn ĉambrojn per la aliĝilo, antaŭ la 25-a de aprilo.
Programo
Vi trovos la programon en la ĉi-suba aliĝilo.
Aliĝo
Vi povas aliĝi rete en via [persona paĝo→https://esperanto-france.org/perso/].
Vi povas ankaŭ aliĝi perpoŝte : bonvolu printi ĉi-suban aliĝilon kaj sendi ĝin kun via pago al la indikita adreso.
Presitaj aliĝiloj estos senditaj mez-februare al ĉiuj asocioj.
La kotizo inkluzivas la enir-rajton, la luadon de ĉambroj, ĉiujn kulturajn eventojn (prelegoj, koncertoj, ktp.), ĉiujn kunvenojn kaj ekskursojn.
Bonvolu noti, ke ekde la 1-a de aprilo la prezo plialtiĝos je 10€.
En la sama rubriko:
- Mediteranea Esperanto-Semajno 2025
- Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 en Strasburgo
- Mediteranea Esperanto-Semajno 2023
- Kongreso Esperanto-France 2022
- Franca Esperanto-Kongreso 2017
- Eŭromediteranea Kongreso de Esperanto 2016 - Marsejlo
- Universala Kongreso 2015 - Lille
- FESTO 2014
- Franca Esperanto-kongreso 2014 en Chambéry
- Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo
- Kongresado en Kaiserslautern


