Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Franca kulturo

Franca kulturo

Partoprenu la pentrotagojn dum la heredotagoj en la kastelo Greziljono !

De la 15a ĝis la 16a de septembro 2018, okazos en Greziljono nova evento por konigi la Esperantan kulturdomon kaj venigi homojn : pentrotagoj dum kiam vi povos
pentri la kastelon, la dependejojn kaj la belan parkon granda je 17 hektaroj.

Internacia konkurso de poezio por junuloj

Tiu konkurso, publikigita en la Oficiala Bulteno de la franca Ministerio pri Edukado, estas organizata de la Asocio « Poésie en liberté » (poezio tutlibera) ekde 1998.
En 2018, por la 20-a eldono, dank’ al la ago de Espéranto-France, eblos ankaŭ verki poemojn Esperante.
Partopreno okazas nur rete ekde la 1-a de januaro ĝis la 30-a de aprilo 2018, uzante la formularon publikigitan ĉe www.poesie-en-liberte.fr.