Esperanto

Aktualaĵoj

Eŭropa kongreso de Esperanto en majo 2027

La Eŭropa Esperanta Kongreso okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 207 en Carry-le-Rouet, proksime de Marsejlo en Provenco.

Pliaj informoj estas haveblaj en la kongresa retejo : https://kongreso2027.esperanto-france.org

Kalendaretoj

✓ La kalendaretoj 2027 estas disponeblaj !
Tiuj kalendaretoj, vizitkartograndaj, estas efikaj por reklami pri Esperanto.

La kolora, bunta aspekto donas pozitivan impreson pri Esperanto. Per sia juneca stilo, ĝi estas tute taŭga por junuloj, ekzemple por amase disdoni en liceoj aŭ universitatoj, sed ankaŭ en foiroj kaj bazaroj.

Nova logotipo por Espéranto-France

Espéranto-France prezentas sian novan logotipon aperitan en 2026.

Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2026

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2026

Novaj eldonoj de Espéranto-France (2026)

Espéranto-France prezentas siajn librojn publikitajn en 2026 :
• Legu min ie ajn, de Laure Patas d’Illiers
• Paradizo, de Said Baluĉi
• Verkoj de Lukiano

Verkoj de Lukiano

Malkovru la satiran kaj fantazian universon de Lukiano, majstro de ironio kaj antikva antaŭulo de sciencfikcio  !
Ĉi tiu esperantlingva eldono, tradukita de Gerrit Berveling, kunigas sentempajn tekstojn, en kiuj dioj, herooj kaj filozofoj interrilatas en dialogoj tiel spritaj kiel subfosaj.

Katalogo, butiko kaj vendo-kondiĉoj

Kiel mendi. Kalalogo. Vendokondiĉoj. Specialaj kondiĉoj por libroj eldonitaj de Esperanto-France.