Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj

Kongresoj

Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 en Strasburgo

La eŭropa kongreso de Esperanto 2024 okazos en Strasburgo (Francio) de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.

ALIĜI

Interasocia kongreso 2023

La Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio okazos de la 6-a ĝis la 8-a de majo 2023, en Liono (Lyon).
En la programo estos konferencoj, koncertoj, vizitoj en Liono (piede aŭ bicikle), Esperanto-kursoj kaj ekzamenoj, komitatkunsidoj kaj membro-kunveno de Esperanto-France. Pluraj aperitivoj kaj komunaj manĝoj estos proponitaj.
Eblas tranokti en la “Centre International de Séjour” (Internacia Centro por Restado) en Liono. Vidu detalojn en la aliĝilo.

Mediteranea Esperanto-Semajno 2023

Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro...
En la restadejo Val d’Esquière – Les Issambres – Francio (Lazura Marbordo),
de la 25-a de februaro ĝis la 4-a de marto 2023

Kongreso Esperanto-France 2022

La interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazis de la 26-a ĝis la 29-a de majo 2022, en Trélissac (apud Périgueux).

Multaj agadoj estis planitaj, konferencoj, labor-kunvenoj, ekskursoj, preparado por ekzamenoj, koncertoj, manĝoj, sen paroli pri renkontiĝoj, oficialaj kaj aliaj, de Esperanto-France kaj de aliaj grupoj.