Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Baldaŭ aperos : La libro de la mil kaj unu noktoj

Baldaŭ aperos : La libro de la mil kaj unu noktoj

La libro de la mil kaj unu noktoj estas ĉefverko de la monda literaturo. Tio estas ampleksa kolekto de rakontoj, kiuj venis al ni tra la jarcentoj. Entute 1600 pâgoj en 3 volumoj, ilustritaj per 430 desegnoj. Vi jam povas antaǔmendi ĝin kun speciala rabato ĝis la 20-a aprilo.

La Libro de la Mil kaj Unu Noktoj estas ampleksa kolekto de rakontoj, kiuj venis al ni tra la jarcentoj.

Danke al Antoine Galland, kiu tradukis kolekton de ĉi tiuj rakontoj en la francan komence de la 18-a jarcento kaj, tri jarcentojn poste, al Daniel Moirand, kiu esperantigis ilin, ankaŭ vi povos sperti tiujn mirindajn rakontojn, tiujn fabelojn kaj fablojn, tiujn rakontojn ene de rakontoj, kiuj transportos vin al diversaj orientaj landoj en diversaj epokoj, kiel ĉiunokte faris Ŝeherazad por veki la scivolemon de la sultano kaj eskapi sian fatalan sorton.

Legu kelkajn paĝojn : La mil kaj unu noktoj (el la volumo 1)

JPEG - 137.8 ko

La libro estos publikigita la 8-an de majo 2024. Vi jam povas antaǔmendi ĝin kaj elekti la senpagan liveradon dum la Eǔropa Esperanto-kongreso en Strasburgo. Se vi preferas ricevi ĝin hejme, la pakaĵon ni sendos post la kongreso. Tiujn opciojn vi povos elekti en la etapo MODE DE LIVRAISON, post kiam mi skribos vian adreson.

https://butiko-esperanto-france.org/romans-nouvelles-recits-traductions/1324-la-libro-de-la-mil-kaj-unu-noktoj-3-volumes-pre-commande.html

Volumo 1 : 538 paĝoj. ISBN 978-2-9578961-5-8
Volumo 2 : 536 paĝoj. ISBN 978-2-9578961-6-5
Volumo 3 : 538 paĝoj. ISBN 978-2-9578961-7-2
Formato A5 (148 x 210 mm)

Publika prezo en Francio : 29 € (por ĉiu volumo)

JPEG - 1.8 Mo

Prezento de la libro :
PDF - 2.9 Mo