Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers

Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers

Inès alvenas al Okcitanio, regiono sude de Francio, por studi. La junulino ŝatas la tiean vivon, sed misteraj eventoj okazas.
Ĉu ŝi travivos tragedion ? Ĉu ŝi estos elpelita el Francio ? Ĉu morto minacos ŝin ? Ĉu amo kapablos protekti ŝin kontraŭ ĉiuj danĝeroj ? Ĉi romaneto malkaŝos la destinon de Inès kaj helpos vin plibonigi vian komprenon de Esperanto. Legu, ĝuu !

Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn. Ĝi estas disponebla kiel presita libro (74 paĝoj en formato A5) kaj kiel bitlibro (EPUB).

La libron vi povos mendi en la reta butiko de Esperanto-France aŭ rekte ĉe lulu.com
La elektronika versio disponeblas nur ĉe
lulu.com

JPEG - 1.1 Mo

Specialaj kondiĉoj por grandaj mendoj, por asocioj kaj libroservoj : vidu en https://esperanto-france.org/katalogo-butiko