Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Prelegoj > Turneo de Trevor Steele, oktobro 2011

Turneo de Trevor Steele, oktobro 2011

Kiu estas Trevor Steele ?

Trevor Steele naskiĝis en Aŭstralio en 1940. Li instruis lingvojn (anglan, germanan, latinan) kaj historion en mezlernejo.

De 2002 ĝis 2004, Trevor Steele laboris kiel ĝenerala direktoro de UEA en la asocia sidejo en Roterdamo, Nederlando.

Li konsideras sin kiel instruisto kaj verkisto. Li verkis pli ol da dek romanoj kaj rakontoj en Esperanto. Lian literaturon multe influis liaj vojaĝoj en Germanio, orienta Eŭropo kaj Aŭstralio.

Kelkaj raportetoj pri la turneo

La publikan kunvenon pri Aborigenojcheestis 41 homoj en la
librovendejo Pushkin en Hérouville-Saint-Clair, apud Caen la 19an de
oktobro. Trevor Steele estas lerta preleganto, humurplena, homama, kiu
kaptis la atenton de chiuj pro amuzaj kaj kelkfoje kortushaj
anekdotoj, kiujn li mem travivis kiel instruisto en aborigena
rezervejo. Multaj homoj metis demandojn aù alportis sian propran
sperton pri la aborigenoj. Kelkuloj samvespere elkovris interesan
temon kaj mirindan lingvon.

Fotoj de tiuj kunvenoj videblas en Picasa : fotoj de la vespermanĝo la 18an de oktobro kaj fotoj de la publika kunveno en Pushkin librovendejo.