Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Prelegoj > Prelegvojaĝoj
cet article en français : Tournées de conférences

Prelegvojaĝoj

Kial ?

Por vivigi Esperanton, por konatigi pere de esperanto fremdajn kulturojn, por doni okazon al la grupoj paroli esperanton kun ne-francoj, por doni okazon al eksterlandanoj konatiĝi kun la francaj esperantistoj, ankaŭ por montri la utilon kaj uzeblecon de esperanto al ekstera publiko.

Pri kio temas ?

Eksterlanda esperanto-parolanto estas invitita de U.F.E. per speciala kontrakto (kontrakto prelegantoj) rondvojaĝi tra Francujo, kaj fari prezenton en diversaj esperanto-grupoj.

Kutime ne temas pri “akademieca” prelego, sed pli pri rakonto pri iuj aspektoj de la vivo en la lando de la koncernato, pri montro de bildoj, filmoj, objektoj, ktp pri la koncerna lando, pri respondo al demandoj de la ĉeestantoj, pri amika interŝanĝo inter la eksterlanda gasto kaj la lokuloj.

La gasto rakontas pri sia propra percepto de la vivo en sia lando, pri sia profesio, ktp. Povas okazi ankaŭ turneoj de kantisto, muzikisto, aŭ de fakulo pri iu temo : ekz. japanino prezentas sorobanon.

Kiel partopreni ?

La grupoj devas aliĝi al la rondo de partoprenantaj grupoj laŭ kontrakto (kontrakto grupoj).

Surloke la grupoj prizorgas la gaston kaj la aranĝon de la prezento(j) ; t.e., ke ili rezervas salonon, publike informas pri la prelego, zorgas pri ĉiuj materiaj aranĝoj rilate al la prelego. Kaj kompreneble zorgas pri loĝigo, pri manĝoj kaj ceteraj surlokaj elspezoj (ekz. metro-biletoj, transporto de materialo,ktp.).

La grupoj dividas inter si la kostojn de la vojaĝo de la gasto interne de Francujo laŭ la itinero anticipe decidita de la kunordiganto -post interkonsiliĝo kun la partoprenantaj grupoj.

Pri la surloka organizado

Se estas interesa gasto el iom ekzotika lando, certe estas facile trovi okazojn , ke li intervenu en diversaj eksteraj lokoj : junuldomoj, lernejoj, diverstemaj asocioj, ktp. Por financi la aferon, la diversaj asocioj havas proprajn financojn, kaj ekzemple en lernejoj ekzistas speciala buĝeto por intervenants extérieurs, kaj ankaŭ por agoj de “Foyer Socio-éducatif” de kiu vi nepre petu kompenson por la vojaĝkostoj kaj restadkostoj de la preleganto.

Kiuj ?

Dum la pasintaj jaroj prelegis Mireille Grosjean el Svislando, Maritza Gutierrez el Kubo, Hori Jasuo kaj Toshinobu Arai el Japanio (vidu fotojn sur tiu ĉi paĝo) kaj diversaj aliaj prelegantoj de pluraj aliaj landoj

Pri ĉiuj demandoj, turnu vin al nia kunordiganto Yves Nicolas, yves.nicolas(ĉe)esperanto-france.org.

Por la grupoj, estas dissendolisto ufe-prelegvojaĝoj ĉe Yahoo ! pri tiu temo.

Por la prelegantoj, listo de partoprenantaj kluboj kun mapo de Francio [baldaŭ havebla].

JPEG - 74.4 ko

Hori Jasuo kaj Toshinobu Arai, en Nivlange - Forum des Citoyens, en 2010.

JPEG - 1 Mo