Esperanto
Hejmpaĝo > Instruado > Trejnado > Trejnado de instruistoj en Kvinpetalo

Trejnado de instruistoj en Kvinpetalo

14a-18a de aprilo 2014 : 15 rue du Lavoir F-86410 Bouresse


Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj profesia trejnisto de lingvoinstruistoj, gvidos 5-tagan seminarion por instruistoj kaj instruemuloj.

Tiu staĝo taŭgas (i.a., sed ne nur) por prepariĝi al la faka branĉo "Pedagogio" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

La programo konsistos el intensaj labortagoj, kun teoriaj kaj praktikaj partoj, inklude ankaŭ antaŭseminariajn prepartaskojn kaj finseminarian provinstruadon de la kursanoj.

Por partopreni la kurson necesas ke la aliĝantoj havu minimume B2-lingvonivelon.

La planataj temoj estas la sekvaj :

  • Historio kaj metodoj de lingvoinstruado, kun aparta atento pri la nuntempe efike uzeblaj elementoj
  • Varbado, informado. Kiel kompili informprelegon kaj mallongan publikan prezenton de Esperanto (tekniko, enhavo, prezento)
  • Uzo de modernaj teknikiloj kaj la reto por instruado de Esperanto
  • Modernaj kaj efikaj lernolibroj, instrumaterialoj
  • Planado de semajnfinaj kaj longperiodaj kursoj
  • Evoluigo de lingvaj kapabloj kun taŭgaj ekzercoj kaj materialoj
  • Ekzercoj : tipoj, pretigo kaj uzo
  • Taksado de konoj, testado, lingvoekzamenoj
  • Tipaj lingvaj eraroj de francoj / kaj alinaciuloj
  • Instruado de gramatiko
  • Lingva kaj gramatika pluperfektigo de la seminarianoj

La partoprenontoj ricevos antaŭ la kurso enketilon kaj havos telefonan intervjuon. Laŭ iliaj specialaj bezonoj, al la seminario povos aldoniĝi aliaj programeroj.

Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo.
Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf en la rubriko La tarifo.