Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /arthur/sites/ufe/spip-3.1/config/ecran_securite.php on line 283
Trejnado - Espéranto-France
Esperanto
Hejmpaĝo > Instruado > Trejnado

Trejnado

Pri trejnado de instruistoj, instruantoj, kursgvidantoj kaj aktivuloj.

Somera Esperanto-Studado 2015

En la jaro 2015, Somera Esperanto-Studado okazos en Martin, Slovakio.

Trejnado por ĉiĉeronoj en Kvinpetalo

Tiu seminario celas klerigon de la gvidontoj por la Universala Kongreso en Lillo en 2015, sed la akirita kompetenco utilos ie ajn.

Tiu staĝo taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Somera Esperanto-Studado 2014

En la jaro 2014, Somera Esperanto-Studado okazos en du landoj : Slovakio kaj Rusio ! Vi povas elekti unu el ili aŭ iri al ambaŭ.

Trejnado de instruistoj en Kvinpetalo

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj profesia trejnisto de lingvoinstruistoj, gvidos 5-tagan seminarion por instruistoj kaj instruemuloj : 14a-18a de aprilo 2014, en Kvinpetalo (15 rue du Lavoir F-86410 Bouresse).

Panteono

Edukado.net premie publikigas novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. En 2013 aldoniĝis 10 instruistoj inter kiuj du el Francio.

Trejnado pri eksteraj rilatoj

La celoj de la trejnado estas diversaj : kompreni kial amaskomuniki, scii kiel prezenti kaj instrui Esperanton, koni la celojn kaj la agadon de Esperanto-France, koni la informilojn, ktp.