Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Esperanto-Kulturo > Semajno de Internacia Amikeco
cet article en français : Semaine de l’amitié internationale

Semajno de Internacia Amikeco

Jam de pli ol 40 jaroj la E-komunumo festas dum la lasta plena semajno de februaro la Semajnon de Internacia Amikeco, kiu pasas sub la devizo “Amikeco trans limoj”.

En sia rezolucio el 1954 Unesko notis i.a. « la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo »”.

« En niaj vicoj solenante la Semajnon, kiu daŭras ĝis la fino de februaro, ni gardu kaj flegu la flamon de tiu amikeco, kiu signifas justecon, fratecon kaj pacon inter homoj kaj popoloj. Ni invitu kunfesti la Semajnon ankaŭ tiujn, kiuj nin najbaras, sed ankoraŭ ne estas esperantistoj. Ni montru al ili, ke Esperanto estas ankaŭ sinonimo de egaleco kaj solidareco inter la homoj kaj nacioj, ke Esperanto signifas respekton de la homaj rajtoj. Sed same kiel dum jaroj, tiel ankaŭ nun la salutvortoj interŝanĝataj en la daŭro de la Semajno donu al ni novan, vivigan energion por progresigi niajn agadojn kaj vastigi nian E-komunumon. »
Barbara Pietrzak, UEA-estrarano


Vidi konektite : sur le retejo de UEA