Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Esperanto-Kulturo > Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2026

Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2026

La Internacia Paca Tago memorigas nin pri nia kolektiva engaĝiĝo por neperforto, kunlaboro kaj konstruado de pli justaj kaj egalecaj socioj. Paco konstruiĝas en internaciaj interkonsentoj, sed ankaŭ en klasĉambroj, komunumoj, familioj, laborejoj....

Packonstruado komenciĝas per malferma dialogo, por krei fidon kaj starigi principojn de justeco kondukantajn al repaciĝo kaj rekonstruado de tio, kio estis detruita. Ĝi ankaŭ signifas serĉi komunan bazon por trakti komunajn problemojn. Per dialogo, se ni tiel volas, ni povas ŝanĝi diferencojn en kunlaboron, kaj streĉiĝon en fidon.

JPEG - 106.6 kio

Por atingi tiun celon, la lingva dimensio estas tre grava. En vera dialogo, ĉiuj partioj estas aŭdataj, rekonataj kaj komprenataj, sendepende de prestiĝo aŭ potenco aŭ denaska lingvo. Certigi, ke homoj povas esprimi sin, lerni, partopreni en la publika vivo, kaj konservi siajn lingvojn kaj tradiciojn – tio estas rekoni la homan dignon kaj rajton esti parto de la kolektiva konstruado de socio.

Jam de 1908, Universala Esperanto-Asocio laboras per la unueciga rimedo de la Internacia Lingvo Esperanto, por konstrui pacon, proksimigante homojn el la tuta mondo en forta sento de solidareco kaj interkompreno. En la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Graz, Aŭstrio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, la kunvenintaj esperantistoj, en sia konkluda rezolucio, bedaŭris «la nunan tendencon al repolusigo de la mondo en influzonojn, kiuj favoras mensogojn, timigadon kaj solvon de malekvilibroj per forto kaj milito, anstataŭ per dialogo kaj respekto al internacia juro».

La kongresanoj ankaŭ esprimis “sian subtenon al la centra rolo de Unuiĝintaj Nacioj en la kunordigado de internacia kunlaboro por daŭripova evoluigo, kaj instigis la membroŝtatojn [de UN] provizi al ĝi la necesajn rimedojn, kompetentojn kaj politikan subtenon por efike plenumi tiun rolon".

Inspirite de la Esperanta idealo kunigi popolojn kaj homojn en senpera dialogo, ni laboros, partnere kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, por konstrui daŭran pacon inter ĉiuj homoj de la mondo.