Nova logotipo por Espéranto-France
La ĝisnuna logotipo de Espéranto-France estis proponita en 1995. Ĝi fakte unue estis kreita por Espéranto-Jeunes, sed tuj poste ankaŭ estis adoptita de Espéranto-France. 30 jarojn poste, venis la tempo aktualigi la bildon de niaj asocioj post diversaj rimarkoj de junuloj kiuj estis kritikaj.

Eble iuj el vi memoras pri la ĝenerala uzado de la verda koloro kaj de la stelo en ĉiuj dokumentoj disdonitaj aŭ afiŝitaj de esperantistoj en Francio ĝis la jaroj 90. Eĉ ofte la verda estis nur la koloro de la papero nigre presita… Sed la tiamaj membroj de JEFO (Espéranto-Jeunes) sopiris pri pli moderna bildo por vivanta lingvo kiel Esperanto. Membro de JEFO laboranta pri informado proponis pli allogan flugfolion kaj bildon kun kiso. La bildo furoris tiam, sed la logotipo ne ŝanĝiĝis. Poste, junaj germanoj de GEJ eldonis buntan modernan flugfolion por varbi por Esperanto. Tuj venis la ideo traduki ĝin de la germana al la franca kaj eldoni ĝin ankaŭ niaflanke, sed… Malgraŭ la moderneco, francaj junuloj tamen trovis, ke necesos adapti kelkajn kolorojn kaj ilustraĵojn al la franca kulturo… Grupo laboris pri ideoj de enhavo kaj de nova slogano “le Monde au bout de la langue”. Kaj eks-kolegino de mi, grafikistino, proponis kaj novan logotipon kaj tutan bildon kun 4 koloroj (plej ofte uzataj en la flagoj de la landoj), desegnaĵo de Tero kun esperantaj tekstoj eltranĉitaj de la revuo Kontakto kaj enpaĝigado de la flugfolio. La tuton senpage.
JEFO eldonis tiun unuan tute koloran flugfolion kaj poste UFE (Espéranto-France) adoptis la bildon kaj produktis la sekvajn eldonojn de la flugfolio.
Kelkajn jarojn poste okazis malgranda evoluo de la logotipo por mildigi la angulojn de la formoj malantaŭ la literoj de “espéranto” kaj la slogano evoluis al “la langue équitable”. Sed la koncepto restis la sama kaj ni bezonis novan pripensadon de la komenco.

La laboro komenciĝis en 2024 kun alvoko por proponoj de profesiaj grafikistoj. Iuj proponoj alvenis malrapide sed ni kompletigis iom post iom kolekton de proponoj por prezento al la komitato de Espéranto-France la 19an de oktobro 2025. 12 proponoj estis debatitaj kaj nur 4 elektitaj de la komitatanoj por pli larĝa voĉdonado de la membroj. En novembro venis 209 voĉdonoj kiuj elektis la novan logotipon, ankaŭ plej ŝatatan de plimulto de la komitatanoj. Tamen, tiu balotado alportis kelkajn kromajn proponojn. Ĉar nia logotipo ne tiom celas esperantistojn kiom ne-membrojn, estis decidite organizi lastan baloton kun la novaj proponoj kaj la aktuala logotipo al la ricevantoj de Esperanto-Aktiv’, kiuj plejmulte ne estas membroj. Tiu nova baloto kun 233 voĉdonantoj denove konfirmis la elekton de la nova logotipo.
Tiuj etapoj montras la amplekson de la konsultado de ĉiuj por certigi ke ni ne eraras. La nova logotipo estis kreita de Emmanuelle Richard, sperta grafikistino, kiu ankaŭ enpaĝigas la revuon Le Monde de l’Espéranto de kelkaj jaroj. Dankon kaj gratulon al ŝi !
Mi deziras longan vivon al ĉi tiu nova bildo por nia asocio, jam uzata de lokaj asocioj, kiuj tuj decidis ankaŭ modernigi sian bildon surbaze de tiu desegnaĵo (Nord-Francio, Provenco, Strasburgo, Parizo-Francilio…). Ĝi ja disponeblas por ĉiu loka aŭ faka asocio kiu deziras uzi ĝin, eĉ por aliaj landaj asocioj, kiuj kreis siajn logotipojn surbaze de la franca (Italio, Kroatio…).
Bruno Flochon
