Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj > Interasocia kongreso 2023
cet article en français : Congrès interassociatif 2023

Interasocia kongreso 2023

JPEG - 407.7 koLa Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio okazos de la 6-a ĝis la 8-a de majo 2023, en Liono (Lyon).
En la programo estos konferencoj, koncertoj, vizitoj en Liono (piede aŭ bicikle), Esperanto-kursoj kaj ekzamenoj, komitatkunsidoj kaj membro-kunveno de Esperanto-France. Pluraj aperitivoj kaj komunaj manĝoj estos proponitaj.
Vi povos plilongigi vian restadon per “postkongresa” tago en Saint-Étienne la 9-an de majo.

Ĉefa kongresejo

Maison des Italiens
82 Rue du Dauphiné
69003 Lyon

Loĝejo

Ĉambroj en limigitaj kvanto estos haveblaj en la CISL (Centre International de Séjour de Lyon)
103 boulevard des États-Unis
69008 Lyon

Esperanto Lyon zorgas pri la mendoj do se vi deziros tranokti en tiu cento, bonvolu mendi viajn ĉambrojn per la aliĝilo, antaŭ la 25-a de aprilo.

ATENTU ! La ĉambroj kun unu lito kaj necesejo ne plu estas disponeblaj.

Programo

Vi trovos la programon en la ĉi-suba aliĝilo.

Aliĝo

Vi povas aliĝi rete en via [persona paĝo→https://esperanto-france.org/perso/].
Vi povas ankaŭ aliĝi perpoŝte : bonvolu printi ĉi-suban aliĝilon kaj sendi ĝin kun via pago al la indikita adreso.
Presitaj aliĝiloj estos senditaj mez-februare al ĉiuj asocioj.

La kotizo inkluzivas la enir-rajton, la luadon de ĉambroj, ĉiujn kulturajn eventojn (prelegoj, koncertoj, ktp.), ĉiujn kunvenojn kaj ekskursojn.

Bonvolu noti, ke ekde la 1-a de aprilo la prezo plialtiĝos je 10€.

Alklaku la bildeton por elŝuti la aliĝilon.
Aliĝilo al la interasocia kongreso en Francio-2023

Aliĝilo al la kongreso de Esperanto en Francio-2023