Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj > Arkivoj > Kongresado en Kaiserslautern

Kongresado en Kaiserslautern

Artikolo verkita por la Ondo de Esperanto.

De la 21-a de majo ĝis la 25-a de majo 2010

Ĉi-jare UFE (Francio) kaj GEA (Germanio) organizis komunan kongreson. Ĉirkaŭ 250 partoprenantoj (pli ol la duono estis francoj) kunvenis en la palatinata urbo Kaiserslautern, ne malproksime de la franca landlimo.
Krom la statute devigaj kunvenoj de la asocioj, okazis i.a. movada foiro, publika kunveno de EEU, kunsidoj de EDE kaj de Unu Mondo, forumo pri la francaj Esperanto-kulturcentroj, prezento de la laboro ĉe Internacia Centro Herzberg, forumo de la federacioj de UFE, forumo pri Afriko.

La komitato de UFE elektis novan estraron, kun Xavier Dewidehem kiel prezidanton. Vicprezidantoj : Cyrille Hurstel kaj Claude Nourmont ; ĝenerala sekretario : Raymonde Coquisart ; kasisto : Sébastien Montagne.

Eblecoj por riĉigi sian kulturon estis vastaj. Ĉefprelegis Franz-Georg Rössler pri Palatinato inter Germanujo kaj Francujo. Funkciis tri libroservoj (de GEA, UFE kaj Kava-Pech), kun pluraj novaj eldonaĵoj. La kultura programo estis tute brila : la muzikgrupo Kapriol‘ ! el Frislando ludis en la inaŭgura vespero, kaj gvidis folkloran balon ; la koruso Interkant’ prezentis la koruspoemaron Kanto Ĝenerala kaj Gijom Armide ĉe fortepiano montriĝis la plej ridiga malĝoja kantisto. Ĉiuj spektakloj estis tre vigle aplaŭditaj.

Abundis la programo de turismaĵoj, al kiuj gvidis kompetentaj ĉiĉeronoj : vizitoj en la urbo mem, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, kaj tuttaga ekskurso al la juvelŝtona urbo Idar-Oberstein.

Ĉiuj konstatis, ke havi komunan kongreson estas multe pli agrable ol kunsidi nur inter samlandanoj. Bela kongresejo, centre en la urbo en agrabla ĉirkaŭaĵo, kaj bona vetero certe kontribuis al la sukceso de zorge preparita diverstema programo. Aparte ni ĝuis la eblecon por interesaj internaciaj kontaktoj kaj la agrablan etoson de la kongreso, skribis aŭstraj partoprenintoj. Ankaŭ el tiu vidpunkto ni povas konkludi, ke la kongreso plene sukcesis.

Claude Nourmont