Esperanto

Informiloj

Kalendaretoj

Tiuj kalendaretoj, vizitkartograndaj, estas efikaj por reklami pri Esperanto.

La kolora, bunta aspekto donas pozitivan impreson pri Esperanto. Per sia juneca stilo, ĝi estas tute taŭga por junuloj, ekzemple por amase disdoni en liceoj aŭ universitatoj, sed ankaŭ en foiroj kaj bazaroj.

Esperanto-tago

UEA organizas ĉiujare tutmondan kampanjon pri Esperanto, okaze de la datreveno de la unua libro pri Esperanto, la 26-an de Julio.