Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj > Arkivoj > Eŭromediteranea Kongreso de Esperanto 2016 - Marsejlo

Eŭromediteranea Kongreso de Esperanto 2016 - Marsejlo

La eŭromediteranea kongreso de Esperanto 2016 okazis en Marsejlo de la 5a ĝis la 8a de majo 2016.

En tiu kongreso, kiu temas pri Marsejlo, Pordo de Eŭromediteraneo, ni povis partopreni la statutajn kunsidojn de Esperanto-France, kaj aliaj asocioj kiel GEE (Groupement des Enseignants Espérantophones), la Federacio Esperanto-Provence aŭ FKEA (Franca Katolika Esperanta Asocio).

La programo enhavis prelegojn pri Esperanto kaj ĝia movado kaj multaj aliaj temoj rilatantaj al la kongresa temo. Dum la kongreso, iuj trapasis la ekzamenojn de FEI (Franca Esperanto-Instituto).

Ĉiuj informoj troviĝas ĉe la retejo https://kongreso2016.esperanto-france.org

PDF - 368.7 ko