Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Turismo

Turismo

Ĉi tie vi trovos turismajn informojn pri Francio por esperanto-parolantoj.

Esperanto kaj turismo

Reta listo de turismaj lokoj kun Esperanto estis kreita de Havra Esperantista Grupo.

esperanto.paris

La 1an de majo 2015, la federacio “Esperanto Parizo Francilio” malfermis sian retejon https://esperanto.paris/

La esperantlingva versio ofertos al la turistoj praktikajn kaj turismajn informojn.

La Kastelo Haut-Koenigsbourg

Se vi vizitas la kastelon Haut-Koenigsbourg en Alzaco, nepre petu la flugfolion por viziti per Esperanto.