Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj kaj eventoj > Partoprenu FESTOn senpage kiel muzikisto !

Partoprenu FESTOn senpage kiel muzikisto !

Ĉu vi aĝas malpli ol 30, ĉu vi ludas aŭ kantas (amatore aŭ duonprofesie), ŝatas muzikumi, volas pluspertiĝi pri muziko kaj pasigi semajnon kun aliaj muzikŝatantoj ? Partoprenu FESTOn kaj ĝuu mirindan muzikan etoson en Esperantujo !

FESTO ricevis subvencion el FraGeJo (Franc-Germana Junulara Oficejo – OFAJ – DFJW) por venigi franc- kaj germanloĝantojn al FESTO kaj partopreni en tre muzikema projekto !
Kiel partoprenanto, vi havos la ŝancon ricevi trejnadon pri DĴ-umado, soninĝenierado, muzikeldonado, ĥoruso kaj instrumentmuzikumado (piano, gitaro, ktp.) el profesie spertaj junuloj kaj famaj esperantaj muzikistoj kiel Platano, Flo kaj Gijom.
Vi estos gvidita de ili por krei novajn kantojn en Esperanto kaj muzikumi por spertiĝi grupe.

Je la fino de la semajno, ĉiuj partoprenantoj havos la eblon koncerti sur la granda scenejo ! Se tiu projekto interesas vin, nepre proponu vian kandidatiĝon kaj plenigu la formularon !

Kontraŭ partopreno en la projekto kaj surloka deĵorado kiel helpanto, vi ricevos senpagan aliĝon al FESTO (loĝadon, veganajn manĝojn kaj programkotizon) de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2025.

Loko :
Maison Familiale Rurale
866 Route de la Mégère
82200 Moissac (Francujo)

Se vi havas demandojn, alskribu nin al info@esperanto-jeunes.org aŭ per telegramo FESTO 2025 !

Legu plian informon pri la evento ĉe https://www.tejo.org/eventoj/festo2025/

JPEG - 68.5 ko