Internacia konkurso de poezio por junuloj
Tiu konkurso, publikigita en la Oficiala Bulteno de la franca Ministerio pri Edukado, estas organizata de la Asocio « Poésie en liberté » (poezio tutlibera) ekde 1998.
Ĝis nun, la poemoj estis nur franclingvaj. En 2017, partoprenis 4 000 junuloj el 20 landoj. En 2018, por la 20-a eldono, dank’ al la ago de Espéranto-France, eblos ankaŭ verki poemojn Esperante.
Kiu povas partopreni ? Ĉiuj junuloj aĝaj de 15 ĝis 25 jaroj, el ĉiuj landoj.
La partopreno konsistas en sendo de neeldonita poemo, versa aŭ proza, kun maksimume 30 versoj aŭ 30 linioj. Kandidatoj principe rajtas sendi po unu poemon, sed eblas sendi po unu en ĉiu el la lingvoj franca kaj Esperanta.
Partopreno okazas nur rete ekde la 1-a de januaro ĝis la 30-a de aprilo 2018, uzante la formularon publikigitan ĉe www.poesie-en-liberte.fr.
La ĵurio elektos la gajnantojn fine de majo.
En novembro 2018, tiuj estos invititaj dum 3 tagoj viziti Parizon, loĝante ĉe esperantaj familioj, kaj partoprenos grandan finan ceremonion. Samtempe, la poemoj estos eldonitaj en libro.
Vidi konektite : https://www.poesie-en-liberte.fr/pr...
Kontaktoj aŭ demandoj :
tél : +33 (0)1 83 62 66 48
gillestabard.PEL@gmail.com
Asocio Poésie en liberté
Maison des Associations
38, boulevard Henri IV
FR-75004 Paris, France
En la sama rubriko: