ILEI-Francio
ILEI-Francio estas la franca sekcio de ILEI. Ĝi grupigas instruistojn kaj kursgvidantojn de Esperanto, aŭ en la lerneja sistemo aŭ en la Esperanto-movado, kaj ĉiuj homoj kiuj interesiĝas pri instruado. ILEI-Francio estas ankaŭ konata laŭ sia franca mallongigo GEE (Groupe des enseignants d’espéranto), faka asocio de Espéranto-France.
ILEI-Francio agadas kadre de pluraj laborgrupoj kiuj zorgas pri :
– kursoj en bazlernejoj,
– kursoj en mezlernejoj (collèges/lycées) kaj Esperanto ĉe abituro,
– kursoj en altlernejoj kaj universitatoj,
– kursoj movadaj,
– ekzamenoj,
– eldono de lerno-libroj.
Kongreso Esperanto-Edukado
La 52a internacia kongreso pri Esperanto kaj Edukado okazos en Ĉaĉak, Serbio, de la 13a ĝis la 20a de julio 2019.
Okazos antaŭkongreso en Beogrado ekde la 10a de julio.
Aliĝu tuj !.