Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Franca kulturo > Partoprenu la pentrotagojn dum la heredotagoj en la kastelo Greziljono (...)

Partoprenu la pentrotagojn dum la heredotagoj en la kastelo Greziljono !

« De la 15a (de la 9a ĝis la 17a horo) ĝis la 16a (de la 9a ĝis la 16a horo) de septembro 2018, okazos en Greziljono nova evento por konigi la Esperantan kulturdomon kaj venigi homojn : pentrotagoj dum kiam vi povos pentri la kastelon, la dependejojn kaj la belan parkon granda je 17 hektaroj.

Samtempe vi povos vendi viajn artajn brokantaĵojn kaj ekpozicii viajn verkojn. Jam partoprenos Serĝo Sir’ kaj Paŭlino Gaborito.

Kafo kaj aperitivo estos senpage proponitaj.
Eblas tranokti surloke je la greziljonaj kondiĉoj.

Bonvenon ! »

Por aliĝi aŭ informiĝi, bonvolu kontakti Paŭlino Gaborito je 07 83 44 40 40 aŭ paulinegaborit432@riseup.net.