Novaj eldonoj de Espéranto-France (2026)
Espéranto-France prezentas siajn librojn publikitajn en 2026 :
• Legu min ie ajn, de Laure Patas d’Illiers
• Paradizo, de Said Baluĉi
• Verkoj de Lukiano
Legu min ie ajn, de Laure Patas d’Illiers
Legu min ie ajn estas novelaro de 30 noveloj, esperante verkitaj de Laure Patas d’Illiers.
Estas libro por vi, kara leganto. Legu min kie vi vivas en la mondo.
Legu min kie ajn vi sentas vin komforta : en lito, en banujo, sur arbobranĉo, en boato, sur neceseja seĝo.
Malfermu min, elektu unu el la 30 noveloj.
Komence estas mikronoveloj, poste la noveloj pli kaj pli longas.
La temoj estas diversaj. Kelkaj noveloj estas amuzaj, aliaj kortuŝaj.
Legu min !

Legu min ie ajn estas aĉetebla en nia butiko : https://butiko-esperanto-france.org/litterature-originale-en-esperanto/1616-legu-min-ie-ajn.html
kaj ankaŭ ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france
Paradizo, de Said Baluĉi
En Amsterdamo, Kamjar atendas sian ĝemelan fraton Kuhjar post kvar jardekoj da disiĝo. Sed Kuhjar ne aperas. Anstataŭ li venas mesaĝo :
Eskapi el nia paradizo ne eblas.
La reĝimo en Irano postulas elaĉeton kaj la falsadon de ĉiuj iliaj leteroj. Kamjar devas transformi la voĉon de sia frato en laŭdojn al la islama respubliko. Ĉiu mensogo estas turmento, sed la vivo de Kuhjar dependas de ĝi.
Paradizo estas rakonto pri ekzilo, memoro kaj la nevenkebla ligo inter fratoj, kiu montras kiel espero povas supervivi eĉ en la ombro de diktaturo.
Legu eltiraĵon : Paradizo

Paradizo estas aĉetebla en nia butiko : https://butiko-esperanto-france.org/litterature-originale-en-esperanto/1617-paradizo.html
kaj ankaŭ ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france
Verkoj de Lukiano
Pri kio parolas la dioj inter siaj konversacioj, for de homoj ?
Kial malamikas la loĝantoj de Luno kontraŭ la loĝantoj de Suno kaj per kiaj militiloj ili batalas inter si ?
Ĉu la matena stelo estas loĝata ?
Kial Homero nomiĝis Tigrano ?
Ĉu fidi la historiojn de Herodoto ?
La Verkoj de Lukiano impresis multajn verkistojn tra la jarcentoj. Tial, post pli ol dekok jarcentoj, ni ĝojas prezenti ĉi eldonon al la esperantlingva publiko.

Ĉi tiu libro estas ero de la serio Oriento-Okcidento de UEA.
Verkoj de Lukiano estas aĉetebla en nia butiko : https://butiko-esperanto-france.org/romans-nouvelles-recits-traductions/1615-verkoj-de-lukiano.html
kaj ankaŭ ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france
Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento por pliaj informoj pri la libro-serio Oriento-Okcidento
