Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2026
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la
Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2026
La Internacia Paca Tago memorigas nin pri nia kolektiva
engaĝiĝo por neperforto, kunlaboro, kaj konstruado de pli
justaj kaj egalecaj socioj. Paco konstruiĝas en internaciaj
interkonsentoj, sed ankaŭ en klasĉambroj, komunumoj, familioj, laborejoj....
Packonstruado komenciĝas per malferma dialogo, por krei fidon kaj starigi
principojn de justeco kondukantajn al repaciĝo kaj rekonstruado de tio, kio estis
detruita. Ĝi ankaŭ signifas serĉi komunan bazon por trakti komunajn problemojn.
Per dialogo, se ni tiel volas, ni povas ŝanĝi diferencojn en kunlaboron, kaj
streĉiĝon en fidon.

Por atingi tiun celon, la lingva dimensio estas tre grava. En vera dialogo, ĉiuj
partioj estas aŭdataj, rekonataj kaj komprenataj, sendepende de prestiĝo aŭ
potenco aŭ denaska lingvo. Certigi, ke homoj povas esprimi sin, lerni, partopreni
en la publika vivo, kaj konservi siajn lingvojn kaj tradiciojn – tio estas rekoni la
homan dignon kaj rajton esti parto de la kolektiva konstruado de socio.
Jam de 1908, Universala Esperanto-Asocio laboras per la unueciga rimedo de la
Internacia Lingvo Esperanto, por konstrui pacon, proksimigante homojn el la tuta
mondo en forta sento de solidareco kaj interkompreno. En la 111-a Universala
Kongreso de Esperanto, okazinta en Graz, Aŭstrio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto
2026, la kunvenintaj esperantistoj, en sia konkluda rezolucio, bedaŭris "la nunan
tendencon al repolusigo de la mondo en influzonojn, kiuj favoras mensogojn,
timigadon kaj solvon de malekvilibroj per forto kaj milito, anstataŭ per dialogo kaj
respekto al internacia juro".
La kongresanoj ankaŭ esprimis “sian subtenon al la centra rolo de Unuiĝintaj
Nacioj en la kunordigado de internacia kunlaboro por daŭripova evoluigo, kaj
instigis la membroŝtatojn [de UN] provizi al ĝi la necesajn rimedojn, kompetentojn
kaj politikan subtenon por efike plenumi tiun rolon".
Inspirite de la Esperanta idealo kunigi popolojn kaj homojn en senpera dialogo,
ni laboros, partnere kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, por konstrui daŭran pacon
inter ĉiuj h
En la sama rubriko:
