Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > L’espéranto par la méthode directe, de Stano Marček

L’espéranto par la méthode directe, de Stano Marček

L’espéranto par la méthode directe, de Stano Marček, ilustrita de Linda Marčeková, estas lernolibro por komencantoj, kiu precipe celas junulojn kaj infanojn. Ĵus aperis nova eldono, tute reviziita kaj korektita, kaj nun eldonita de Espéranto-France.

Ĉi manlibro, verkita de Stano Marček kaj ilustrita de Linda Marčeková, jam estis publikigita en 40 lingvoj krom la franca.
La franca versio – elĉerpita komence de la jaro 2023 – estas nun denove havebla. Tiu ĉi nova eldono, eldonita de Esperanto-France en julio 2023, estis okazo por korekti kaj plibonigi la libron, kunlabore kun la aŭtoro.

JPEG - 391.9 koOfte uzata en grupoj kun instruisto, ĉi manlibro prezentas ĉiujn nociojn, kiuj helpas al komencantoj rapide paroli la lingvon. Ĉiuj nocioj estas ilustritaj kaj enkondukitaj per ekzemploj, por faciligi komprenon kaj parkerigon, kaj alkutimigi lernantojn pensi rekte en Esperanto. Klarigoj en la franca kompletigas la prezenton de novaj nocioj.

La libro enhavas 22 ĉapitrojn, kun tekstoj, ilustritaj ekzemploj, klarigoj en la franca kaj ekzercoj. Fine de la libro, lernantoj trovos dulingvajn vortlistojn kaj liston de utilal retaj ligiloj.

Vi povas aĉeti la libron en la reta butiko de Espéranto-France.
Specialiaj kondiĉoj estas proponitaj al asocioj al libroservoj. Bonvolu kontakti nin por pliaj informoj.