Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers

Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers

Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon ? Kial Mila malaperis el la reto ? Kiam surteriĝos la nevola kosmoŝipisto ? Kia amuzparko kreiĝos sur Proteo ? Kiel gepatroj el la 22-a jarcento silentigas sian bebon ? Kies homkorpo vendiĝas en disaj partoj ? Kiom da jarcentoj amo kapablas trairi ? Kie pluvivi dum klimataj tutteraj katastrofoj ? Kiu murdis Karlo Darvino ? Ĉu artefarita intelekto solvas niajn problemojn aŭ venigas novajn minacojn ?
22 rakontoj, sendependaj, ofte humuraj. Pluraj mallongas kaj rapide legeblas. Ĉi tiu libro tutsimple celas plezurigi vin. Legu, ĝuu !

Laure Patas d’Illiers vivas en Parizo, Francio. Kiel komputada inĝeniero ŝi helpas disvastigi la uzon de liberaj programoj en la francaj publikaj administracioj. Ŝi estas konsiliano de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto. Ŝiaj tekstoj aperis en pluraj gazetoj. Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA.

Eblas mendi la libron rekte ĉe lulu.com, kiel libro presita laŭ mendo kaj kiel elektronika libro.
La presita libro haveblas en klasika formato kaj en li granda formato kun grandaj literoj.

JPEG - 576.7 ko

Se vi volas aĉeti aliajn librojn samtempe vi povas mendi ĝin ankaŭ en la retbutiko de Espéranto-France : https://butiko-esperanto-france.org/26-litterature-originale-en-esperanto