Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Elementaj principoj de milita propagando, de Anne Morelli

Elementaj principoj de milita propagando, de Anne Morelli

Ĉu ekzistas iu maniero igi nin aprobi militon, pri kiu ni unue ne interesiĝas aŭ kiun ni malaprobas ?

En dek ĉapitroj kaj per multaj ekzemploj la aŭtoro montras kiel la propagando inundas la amaskomunikilojn dum ĉiu milito por akceptigi ĝin de ni. Jam tradukida en ses lingvoj kaj multfoje ĝisdatigita, tiu libro estas vera fonto por malkodi la propagandon, kiu ĉirkaŭas nin.

JPEG - 289.1 ko

Verkis la libron en la franca Anne Morelli, historiisto kaj profesoro en la Libera Universitto de Bruselo (ULB), kie ŝi ĉefe instruas pri “Historia Kritiko aplikata al modernaj amaskomunikiloj” al miloj da studentoj. La libro estis plurfoje ĝidatigita kaj tradukita en ses lingvoj. Esperantigis ĝin Claude Thumerelle.
Kun la franca kaj Esperanto, la libro nun estas disponebla en ok lingvoj.

La dek principoj de milita propagando prezentitaj en ĉi tiu verko montras, ke tio estas ebla kaj aplikata, regule kaj efike, de propagandagentejoj de ĉiuj flankoj, profesiigitaj kaj ­nomataj “komunikaj servoj”, sen escepto por la plej lastatempaj militoj de la 21-a jarcento.

En dek ĉapitroj, la aŭtoro klarigas tiujn dek principojn kaj ilustras per multaj ekzempkoj, kiel ili estis kaj plu estas aplikataj :

  1. Ni ne deziras militon ;
  2. Nur la alia flanko respondecas pri la milito ;
  3. La malamiko havas la vizaĝon de la diablo (aŭ “La terura deĵoranto”) ;
  4. Noblan kaŭzon ni defendas kaj ne proprajn interesojn ;
  5. La malamiko konscie provokas kruelaĵojn, kiam ni faras misagojn, estas nevole ;
  6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn ;
  7. Ni suferas malmulte da pereoj, tiuj de la malamiko estas egaj ;
  8. La artistoj kaj intelektuloj subtenas nian kaŭzon ;
  9. Nia kaŭzo havas sanktan karakteron ;
  10. Tiuj kiuj esprimas dubon pri la propagando estas perfiduloj.

Leginte tiu ĉi libron, vi ne plu ricevos la informojn senditajn de la amaskomunikiloj en la sama maniero.

La libro estas aĉetebla en la butiko de Esperanto-France : https://butiko-esperanto-france.org/histoire-politique/1311-elementaj-principoj-de-milita-propagando.html aŭ ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france

Vi povas legi la unuajn paĝojn de la libro ;

ISBN 978-2-4942610-0-6
130 paĝoj, A5-formato (148 x 210 mm)
publika prezo : 12€
Specialaj rabatoj por asocioj kaj libroservoj (vidu informojn en https://esperanto-france.org/katalogo-butikokontaktu nin por pli detala informo)