Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Reĝo Ubuo, de Alfred Jarry
cet article en français : Reĝo Ubuo, d’Alfred Jarry

Reĝo Ubuo, de Alfred Jarry

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu Roi, kiu estas stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo).

JPEG - 714.9 koAlfred Jarry (Alfred’ Ĵari’) estas franca verkisto de la fino de la 19-a jarcento, kiu estas iel antaŭvenanto de la superrealistoj. Per uzo de absurdaj roloj kaj situacioj li karikature substrekis la absurdaĵon de veraj homoj.

Lia plej fama verko estas la teatraĵo Ubu Roi, Reĝo Ubuo, iu stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo) .

La teatraĵo, kiun li verkis 18 jaraĝe, skandalis. Sed nun la repertuaro de la plej oficiala franca teatro, Comédie Française, enhavas ĝin, kaj en franclingvaj vortaroj troviĝas la adjektivo “ubuesque”. Ĝi pli malpli signifas : groteske despotema, aŭ tirane absurda. Ĉu indas krei novajn adjektivojn en Esperanto : ubua, ubuema, ubueska ? Vi decidos post legado.

JPEG - 70.3 ko

Legu la unuan scenon de la teatraĵo :

La libro (papera aŭ elektronika) estas mendebla ankaŭ ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france