Esperanto
cet article en français : Calendriers 2024

Kalendaretoj

Tiuj kalendaretoj, vizitkartograndaj, estas efikaj por reklami pri Esperanto.

Petit calendrier 2024 - Kalendareto 2024

La kolora, bunta aspekto donas pozitivan impreson pri Esperanto. Per sia juneca stilo, ĝi estas tute taŭga por junuloj, ekzemple por amase disdoni en liceoj aŭ universitatoj, sed ankaŭ en foiroj kaj bazaroj.

Homoj ofte petas pliajn informojn, do la kalendareto estas ideala reklamilo por la unua kontakto !

Ĝi havas la avantaĝojn jenajn : faldebla, enhavanta prezenteton de la Esperanta gramatiko, kaj oftajn frazojn, kiujn la ricevantoj povas analizi kaj elparoli, kaj kiuj tiklas ilian scivolemon ; fine, ĝi estas senpaga por la disdonantoj ! :-)

Se vi deziras ricevi kelkajn centojn (200 ? 500 ? 1000 aŭ pli ?) por helpi disdoni ilin, bonvolu skribi en Esperanto al : info@esperanto-france.org
Profitu la okazon por mendi librojn !

Ili estas baldaŭ disponeblaj en nia retbutiko :
https://butiko-esperanto-france.org/40-petit-materiel

JPEG - 204.9 ko

En la sama rubriko: