Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Turismo > esperanto.paris
cet article en français : esperanto.paris

esperanto.paris

La 1an de majo 2015, la federacio “Esperanto Parizo Francilio” malfermis sian retejon https://esperanto.paris/

JPEG - 247.5 ko

Tiu nova retejo estas konceptita por adaptiĝi al ĉiuj aparatoj, precipe al la tabledoj kaj telefonoj, por kiuj ĝia adaptiĝema enpaĝigo ebligas facilan konsultadon de la retejo kaj provizas pligrandan legadkomforton.

Tiu retejo estas dulingva, en la franca kaj en Esperanto.

La franclingva versio de la retejo prezentas ĉiujn agadojn, celantaj la Parizanojn kaj la Francilianojn : kursoj, staĝoj, animadoj, prelegoj, koncertoj, projekciadoj... Tiujn agadojn, malfermaj al ĉiuj, ofertas volontuloj de la diversaj Esperanto-associoj de Parizo kaj de Francilio.

La esperantlingva versio venonte pliampleksiĝos por oferti al la vizitantoj kaj al la turistoj praktikajn kaj turismajn informojn por ilia restado en la ĉefurbo kaj ties regiono. Tiuj novaj rubrikoj naskiĝos okaze de la Universala Kongreso Lille 2015, kiu arigis 2700 esperantoparolantajn kongresanojn el 80 landoj kaj kies granda parto vizitis Parizon.


Vidi konektite : esperanto.paris