Esperanto
Hejmpaĝo > Kiuj ni estas ? > Projektoj > Plena Rondo

Plena Rondo

Tutmonda Filmoprezenta Tago, sabaton 21an/10/2017

PLENA RONDO iniciatas per sia Tutmonda Filmoprezenta Tago diskuton pri la signifo de lingvo, ĝiaj loko kaj povo en nia tutmondiĝinta socio. Ĝi ankaŭ festas la 100an datrevenon de la forpaso de L.L. Zamenhof, la patro de la planlingvo Esperanto.

Tutmonda Filmoprezenta Tago
PLENA RONDO
Filmo de anti-cool

Sabato, 21a de oktobro 2017

PLENA RONDO iniciatas per sia Tutmonda Filmoprezenta Tago diskuton pri la signifo de lingvo, ĝiaj loko kaj povo en nia tutmondiĝinta socio. Ĝi ankaŭ festas la 100an datrevenon de la forpaso de L.L. Zamenhof, la patro de la planlingvo Esperanto.

NI ALVOKAS VIAN PARTOPRENON

Ĉu vi povas preni aktivan parton en la filmoprezentado ?
iu ajn rajtas partopreni en la Tutmonda Filmoprezenta Tago, petante projekciadon de la filmo en sia plej konvena loko kaj lando - individuoj, karitataj organizoj, lernejoj, kluboj, administrantoj de publikaj ejoj kaj eĉ viaj propraj hejmoj.

PLENA RONDO sekvas sesdek-tagan eksperimenton de japana artistino mastri la plej facilan kaj plej egalecan lingvon Esperanton, uzante nur senpagajn lernilojn. Poste, la eksperimento kunportas nin en vojaĝon de Japanio al Bonaero por esplori la politikajn, filozofiajn kaj personajn kredojn de multaj Esperanto-parolantoj ĉe la kerno de tiu socia/lingva movado. Dum tiu vojaĝo ni malkovras la manieron kiel la angla fariĝas la internacia lingvo kaj la procezon laŭ kiu lingvoj formortas. La filmo postlasas al ni multajn demandojn koncerne la lokon kaj potencon de lingvo en tutmondiĝanta tamen pli kaj pli neegala mondo.

Kiam oni povas prezenti filmon ?
La filmo estas taŭga por ĉiuj aĝoj, sed precipe celas homojn kun intereso pri lingvoj kaj artoj.

NI ALVOKAS VIAN PARTOPRENON

Ĉu ĝi estas taŭga por ĉies spektado ?
Ni esperas, ke kiel eble plej multaj homoj aranĝos la filmoprezentadon ĝuste en la 21a de oktobro 2017. Sed la filmo estos daŭre disponebla ankaŭ poste. Turnu vin al ni por la detaloj.

Kia loko estas taŭga por la filmoprezentado ?
Iu ajn loko povas esti la prezentejo – lokaj kinejoj, viaj hejmoj, tavernoj, universitataj amfiteatroj, subĉielejoj, ktp. Kontrolu, ĉu la ejo havas ekipaĵojn por filmoprezento aŭ ĉu vi bezonas mem prepari projekciilon kaj laŭtparolilon. Ni ne povas provizi vin per ejoj aŭ ekipaĵojoj, sed eble povas helpi vin trovi solvojn.

Kiel mi povas akiri kaj montri la filmon ?
Vi povas elŝuti videodosierojn el nia retejo. Aŭ alie, ni povas sendi al vi DVD-on.

Kiel longa estas la filmo ?
Ĝi daŭras 72 minutojn.

Ĝis kiam mi devas mendi la filmon ?
Bonvolu anonci pri via interesiĝo kiel plej baldaŭ.

Por spektado en la Tutmonda Filmoprezenta Tago, bonvolu mendi antaŭ la 30a de septembro.

Aliĝu al info@plenarondo.com, kopie al info@esperanto-france.org kaj aleks@esperanto-france.org

Anonc-filmeto : https://vimeo.com/161531799

JPEG - 13.7 ko

Preztabelo :

Hejm-filmoprezentado Elŝuto ĝis 10 personoj £15
Elŝuto pli ol 10 £25
DVD ĝis 10 personoj £25 *La prezo inkluzivas poŝtmarkon
DVD pli ol 10 £35 *La prezo inkluzivas poŝtmarkon
Alia loko Elŝuto ĝis 20 personoj £50
DVD ĝis 20 £60 *La prezo inkluzivas poŝtmarkon + afiŝon
DVD ĝis 50 £80 *La prezo inkluzivas poŝtmarkon + afiŝon
DVD ĝis 100 £120 *La prezo inkluzivas poŝtmarkon + afiŝon
DVD pli ol 100 £150 *La prezo inkluzivas poŝtmarkon + afiŝon