Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Franca kulturo > Internacia konkurso de poezio por junuloj

Internacia konkurso de poezio por junuloj

Tiu konkurso, publikigita en la Oficiala Bulteno de la franca Ministerio pri Edukado, estis organizita de la Asocio « Poésie en liberté » (poezio tutlibera) ekde 1998.

Ĝis 2017, la poemoj estis nur franclingvaj. En 2017, partoprenis 4 000 junuloj el 20 landoj. En 2018, por la 20-a eldono, dank’ al la ago de Espéranto-France, eblis ankaŭ verki poemojn Esperante.

Kiu povis partopreni ? Ĉiuj junuloj aĝaj de 15 ĝis 25 jaroj, el ĉiuj landoj.
La partopreno konsistas en sendo de neeldonita poemo, versa aŭ proza, kun maksimume 30 versoj aŭ 30 linioj. Kandidatoj principe rajtas sendi po unu poemon, sed eblas sendi po unu en ĉiu el la lingvoj franca kaj Esperanta.

Partopreno okazis nur rete ekde la 1-a de januaro ĝis la 30-a de aprilo 2018,
www.poesie-en-liberte.fr.

La ĵurio elektis la gajnantojn fine de majo.

En novembro 2018, tiuj estis invititaj dum 3 tagoj viziti Parizon, loĝante ĉe esperantaj familioj, kaj partoprenis grandan finan ceremonion. Samtempe, la poemoj estis eldonitaj en libro.


Vidi konektite : https://www.poesie-en-liberte.fr/prix-esperanto/