Esperanto
Hejmpaĝo > Kiuj ni estas ? > Esperanto-France > Celoj de Espéranto-France
cet article en français : Statuts et objectifs

Celoj de Espéranto-France

Espéranto-France celas :

  • Promocii en Francio instruadon kaj uzadon de Esperanto.
  • Kunordigi fortostreĉojn de diversaj asocioj por
  • Arigi personojn kun samaj celoj.

Espéranto-France estas neŭtrala rilate ĉian politikan, filozofian aŭ religian opinion kaj rilate ĉian sindikaton.

Espéranto-France estas solidara kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj subskribas je ties principoj de justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj. Ĝi emas respektigi ĉiujn ties principojn kaj regulojn en sia propra funkciado kaj agado.

Ĝia agado celas interalie forigi ĉian lingvan diskriminacion kaj ĉian barilon en la komunikado, laŭ la artikoloj 2a kaj 19a de tiu Deklaracio. La rajto je lingva egaleco, la rajto je digno kaj je foresto de diskriminacio en la kampoj komunikado, edukado kaj kulturo estas konsiderataj de Espéranto-France kiel homaj rajtoj en la plena senco. Eltiraĵo el la statuto de la asocio modifitaj de la ĝenerala asembleo, la 9an de Majo 2013

Por elŝuti la kompletan statuton de Espéranto-France (PDF, en la franca) :

PDF - 254.8 ko
Statuts d’Espéranto-France (9 mai 2013) et règlement intérieur (7 octobre 2018)