Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Nova eldono de Metodo 11
cet article en français : Nouvelle édition de la Metodo 11

Nova eldono de Metodo 11

Espéranto-France eldonas la lernolibron Metodo 11, kiu ebligas akiri bonan bazan scion de Esperanto en 11 lekcionoj.
La nova eldono aperis en 2020. Tiu eldono estis kontrolita de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj de la Akademio de Esperanto.
Kompare kun la antaŭaj eldonoj, la libro estis denove komplete kontrolita, pli bone eldonita, en pli granda formato (17 x 24 cm), kun pli bona enpaĝigado, pli bonkvalita papero kaj pli solida kudrita bindaĵo.


Tiu ĉi lernolibro, bazita sur la Zagreba pedagogio de Zlatko Tišljar, estis verkita de Renée Triolle kaj Edmond Ludwig. Ni jam vendis grandan kvanton da ekzempleroj kaj multaj homoj, kiuj parolas Esperanton hodiaŭ en Francio, lernis la lingvon dank’ al tiu metodo.

La nouvelle édition de la méthode a plusieurs particularités. Un soin tout particulier a été apporté pour éliminer les coquilles de la précédente édition. Les textes ont été revus et enrichis par du vocabulaire actuel sur les nouvelles technologies.
Les textes ont été enregistrés par plusieurs acteurs dans un studio professionnel. Les illustrations ont été élaborées par Robin Guinin (qui s’est occupé ces dernières années d’illustrer les calendriers d’Espéranto-France). Un site internet complète l’ouvrage papier en proposant les enregistrements en libre téléchargement, un guide pour les enseignants et un corrigé-type pour ceux qui étudient de manière autonomie.

En tiu ĉi nova eldono de la metodo, ni aparte zorgis forigi erarojn de la antaŭa eldono. La tekstoj estas reviziitaj kaj riĉigitaj per aktuala vortprovizo, ekzemple pri novaj teknologioj.
La tekstoj estis registritaj de pluraj aktoroj en profesia studio.
La ilustraĵojn desegnis Robin Guinin, kiu, de multaj jaroj, ilustras ankaŭ la kalendaretojn de Espéranto-France.

La retejo https://metodo11.esperanto-france.org proponas aldonan materialon senpage elŝuteblan : sonregistraĵon, gvidilon por instruistoj kaj respond-ŝlosilon por tiuj, kiuj studas memstare.

Les enregistrements sonores et le premier chapitre du livre sont téléchargeables gratuitement sur metodo11.esperanto-france.org

La sonregistraĵoj kaj la unua ĉapitro de la libro estas senpage elŝuteblaj en la paĝo metodo11.esperanto-france.org

La libro estas mendebla en la butiko de Espéranto-France : https://butiko-esperanto-france.org/

Normala prezo : 9 €
Prezo kun rabato : 6 € (ekde 10 menditaj ekzempleroj)