Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj > Informiloj > Kalendaretoj
cet article en français : Calendriers 2022

Kalendaretoj

Tiuj kalendaretoj, vizitkartograndaj, estas efikaj por reklami pri Esperanto.

JPEG - 1.7 MbLa kolora, bunta aspekto donas pozitivan impreson pri Esperanto. Per sia juneca stilo, ĝi estas tute taŭga por junuloj, ekzemple por amase disdoni en liceoj aŭ universitatoj, sed ankaŭ en foiroj kaj bazaroj.

Homoj ofte petas pliajn informojn, do la kalendareto estas ideala reklamilo por la unua kontakto !

Ĝi havas la avantaĝojn jenajn : faldebla, enhavanta prezenteton de la Esperanta gramatiko, kaj oftajn frazojn, kiujn la ricevantoj povas analizi kaj elparoli, kaj kiuj tiklas ilian scivolemon ; fine, ĝi estas senpaga por la disdonantoj ! :-)

Se vi deziras ricevi kejkajn centojn (200 ? 500 ? 1000 aŭ pli ?) por helpi disdoni ilin, bonvolu skribi en Esperanto al : info ĉe esperanto-france.org.

Ili ankaŭ estas diponeblaj en nia retbutiko :

https://butiko-esperanto-france.org/petit-materiel/1020-kalendaro-2022.html

Profitu la okazon por mendi librojn ! Jen ekzemple du novaj eldonoj de Espéranto-France : Ĉiuj Superherooj, bildstrio verkita kaj desegnita laŭ ido de Lilian Thuram kaj Stranga malapero, facile legebla libro, kiu plaĝoj al ĉiuj komencontoj.

En la sama rubriko: