Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Revuo Le Monde de l’espéranto

Revuo Le Monde de l’espéranto

couverture LME611Le Monde de l’Espéranto estas informa revuo pri Esperanto kaj komunikaj problemoj en la mondo. Le Monde de l’esspéranto enhavas artikolojn en la fraca kaj artikolojn en Esperanto.

Le Monde de l’Espéranto estas libere legebla kaj elŝutebla rete tuj kiam ĝi estas publikigita.

Por subteni kaj disvolvi la disvastigon de Le Monde de l’Espéranto, vi povas donaci (kun fiska kvitanco) per via persona spaco aŭ uzante la aliĝilon al Espéranto-France.

Por kontakti la redakcion de la revuo aŭ proponi profundajn artikolojn, bonvolu skribi al mondo(à)esperanto-france.org.

Por ĉiuj aliaj petoj, precipe pri la dissendo de la revuo, bonvolu uzi la kontakt-formularon.

LME 611 - Arkivoj de Esperanto

En ĉi tiu numero de Le Monde de l’espéranto, publikigita en majo 2023 :
Transsendu vian gepatran lingvon ; prelego en la muzeo Mundolingua pri Esperanto, danĝera lingvo ; Célestin Freinet kaj Esperanto ; dosiero pri Esperanto-arkivoj ; translokigo de arkivoj de Roterdamo al Vieno ; naturismo kaj Esperanto ; Mediteranea Esperanto-Semajno ; libro Memoraĵoj de Julia Agripina ; Ĉu Esperanto estas facila aŭ malfacila lingvo ? ; intervjuo de Alexis Robert.

LME 610 - Universala kongreso 2022

En ĉi tiu numero de Le Monde de l’espéranto, publikigita en novembro 2022 : 41-a Ĝenerala konferenco de UNESKO ; Afrikaj virinoj en retaj konferencoj ; Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo ; jardeko de indiĝenaj lingvoj ; Esperanto-France : sukceso de la landa kongreso 2022, nova respondeculo Saïd Baluĉi, Claude Nourmont, amiko kaj esperantisto ; gvidilo pri promenoj tra Vroclavo ; nova afrika filmo ; la franca traduko de Esperanto, danĝera lingvo de Ulrich Lins.

LME 608-609 - Lerni Esperanton

En ĉi tiu numero de Le Monde de l’espéranto, publikigita en octobro 2021 : Esperanto-centro en Aŭstralio, nova muzeo por Esperanto en Jokohamo (Japanio), novaj materialoj por instruado de Esperanto, Projektoj kaj kongresoj en Afriko en decembro 2022, Lernu Esperanton : KER-ekzamenoj kaj FEI, Lingvopraktiko en Kvinpetalo, Jules Verne kaj Esperanto en Nantes, Libro por la centjariĝo de la morto de Hector Hodler.

LME 606-607 - Bunta Esperantujo

En tiu numero de Monde de l’espéranto, publikigita en marto 2021 : une jaro en Esperantujo ; multlingva akcelilo : nuna stato ; nova libro de Espéranto-France por komencantoj ; artikolaro pri diverseco en Esperantujo : artikoloj pri Afriko, la 7-a Esperanta semajno en baza lernejo en Ĉinio, la 6-a studsemajno en Metabief en france Ĵurao ; nova publikaĵo por junuloj kaj plenkreskuloj : Bonvenon ! Laura kaj Petro malkovras Esperanton ! ; nove ĉe Vinilkosmo ; la libro de la jaro por infanoj.