Novaĵelsendoj de la 14a de aprilo 2017 ĉe France Inter
La 14an de aprilo 2017, Sonia Bourhan realigis reporteraĵon pri « tiuj esperantistoj kiuj petas ke ilia lingvo fariĝu opcio en abiturekzameno », disendita en la novaĵelsendoj je la 6a30 kaj 8a horoj.
La reporteraĵon kompletigas dulingva intervjuo publikigita rete ekde la 6a horo matene :
Antaŭ 100 jaroj, la 14an de aprilo 1917, mortis Ludoviko Zamenhof, patro de Esperanto. Tiu juda pola kuracisto laboris dum sia tuta vivo por la kreado de universala lingvo ĉar, laŭ li, la naciaj lingvoj dividas la popolojn kaj estigas militojn. Pro tio li estis eĉ dekdufoje nomumita je la Nobelpremio pri Paco, sensukcese. La japanaj ŝintoistoj konsideras lin eĉ kiel dio kaj propagandas Esperanton kiel « lingvo de la ĉieloj » por konstrui mondon senmilitan. Hodiaŭ onidire estas inter unu miliono kaj unu miliono kaj duono da esperantoparolantoj en la mondo. Guglo eĉ aldonis ĝin al sia reta tradukservo en 2012.
En Francio, la asocio Espéranto-France partoprenas en la diskonigo de la lingvo. Unu el siaj vicprezidantoj, Didier Loison, helpis nin por la verkado de ĉi dulingva artikolo.
Unue, sinjoro Loison, kio estas Esperanto ?
“Esperanto estas internacia lingvo kiu 130-jariĝos ĉisomere. Ĝi estis konceptita el radikoj komunaj al plimulto de indoeŭropaj lingvoj, kun propra gramatiko je 16 reguloj. La alfabeto estas fonetika, neniu verbo estas neregula, la samfamiliaj vortoj konstruiĝas per aldono de prefiksoj kaj sufiksoj. Mallonge, ĝi estas la plej facile memorigebla lingvo.”
Kial, kiam kaj kiel vi lernis tiun lingvon ?
“Mi malkovris Esperanton en aŭgusto 1988 en la ĉiutaga elsendo (8a45-9a) de Brigite Vincent ĉe France Inter. Mi unue volis lerni tiun misteran lingvon pro intelekta scivolo pri ĝia gramatika logiko. Poste mi daŭrigis kiam mi konstatis ke mi povas ĝin praktiki amike kun homoj el la tuta mondo.”
Ĉu vi parolas ĝin flue ? Ĉiutage ?
“Jes, mi flue parolas Esperanton, mi eĉ ricevis C1-nivelan diplomon de la universitato de Budapeŝto. Ĉiutage mi legas en Esperanto novaĵojn de la tuta mondo per Fejsbuko, artikolojn en La Monde de Esperanto, aŭ en la gazeto Esperanto de Universala Esperanto-Asocio, ktp. Mi ofte akceptas esperantoparolantojn en Parizo (prelegantojn en nia Bastilikvartala sidejo, turistojn kiuj tranoktas ĉe mi per la reto de hejmgastigantoj Pasporta Servo). Ĉisomere mi partoprenos en la 102 universala kongreso de Esperanto en Seulo, SudKoreio, sen bezono de interpretistoj.”
Esperanto pretendas sin universala… sed fine, ĉu la Esperanto de 2017 ne estas la angla lingvo ?
“La lingua franca hodiaŭ (gis nun) reganta en ekonomio kaj turismo estas ja la angla lingvo. Sed Esperanto estas plia ilo por renkonti aliajn personojn je vera lingva egalrajto”.
Estas onidire almenaŭ unu miliono da esperantoparolantoj en la mondo. Kie ili sin kaŝas ? Ĉar oni ne ofte aŭdas ilin.
“La nombro de homoj kiuj lernis Esperanton en 130 jaroj estas multe pli supera ol unu miliono, sciante ke en eĉ ne 2 jaroj estis 800 000 lernantoj sur la apo Duolingo ! Vi ne aŭdas la esperantoparolantojn ĉar ili parolas en propraj gazetaro kaj amaskomunikiloj, ĉefe per Interreto. La Esperanta Vikipedio estas unu el la 20 lingvoj kun la plejmultaj artikoloj”.
Espéranto-France aktivas por ĝuste aŭdigi iom pli tiun lingvon. Kiel ?
“Espéranto-France deponis kun aliaj asocioj petskribon por ke Esperanto estu elektebla kiel opcia lingvo je abitura ekzameno. Niaj membroj deĵoras ĉie en Francio dum asociaraj forumoj. Ni publikigas gazetarajn komunikojn kaj respondas al ĵurnalistaj intervjuoj. Dum nia jara kongreso (ĉijare en Mandres-les-roses) ni organizas ekspoziciojn kaj spektaklojn malfermajn al la publiko. Ankaŭ ekzistas partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu proponas kandidatojn je la eŭropaj balotoj”.
Vidi konektite : « Esperanto, la lingvo kiu pretendis sin “universala” » sur la retejo de France Inter