Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > “Tri rakontoj”, de Gustave Flaubert

“Tri rakontoj”, de Gustave Flaubert

Tri rakontoj estas traduko en Esperanto de la lasta verko publikigita de Gustave Flaubert, Trois contes. Ĉi tiu dulingva eldono prezentas la originalan francan tekston kaj la esperantan tradukon flank-al-flanke.

JPEG - 95.2 kbĈiu el la tri rakontoj disvolviĝas en malsimila etoso, en Normandia kamparo de la 19-a jarcento, en, en Proksim-Orienta antikveco, tiel ebligantaj panoramon de la diversaj tonoj traktitaj de Flaubert en sia verkaro.
La unua rakonto, “Simpla koro” (“Un cœur simple”), okazas en la 19-a-jarcenta normanda kamparo. Ĝin sekvas “La legendo de Sankta Juliano l’hospitalisto” (“La Legendo de Sankta Juliano la hospitalisto”), mezepoka legendo de sanktulo, kiu klare elvokas La Tentadon de Sankta Antonio. Kun “Herodiaso” (“Hérodias”), Flaubert enkondukas la legendon de Salomeo.

Ĉi tiu dulingva eldono prezentas la originalan francan tekston kaj la esperantan tradukon flank-al-flanke, ebligante al la leganto facile kompari la du versiojn de la teksto kaj pli bone kompreni la apartecon de la stilo de Flaubert, laŭdata de multaj kiel unu el la plej elstaraj aŭtoroj en la franclingva beletro.

En sia antaŭparolo, la tradukinto diras tion : “Mia problemo estis redoni la apartaĵojn de la lingvo de Flaubert, la elekto de vortoj, la soneco de frazoj, k.t.p. Flaubert laŭtlegis, laŭtege legis, ĉiujn siajn frazojn en sia tiel nomita “blekejo”, kaj kontentiĝis nur kiam li opiniis ilin belsonaj. Mi provis same fari laŭtlegante miajn, tamen per pli diskreta voĉo ol tiu de Flaubert. Sed bedaŭrinde, mi ne atingis kontentigan rezulton por ĉiuj miaj frazoj. Kaj povas esti, ke mia opinio pri belsonaj frazoj en esperanto ne kongruas kun tiu de multaj aliaj esperantistoj. Mi tamen esperas, ke ili sufiĉe plaĉos al la leganto.

Legu la unuajn paĝojn : Tri rakontoj / Simpla koro

Le livre est disponible à la boutique d’Espéranto-France.

La libron vendas Espéranto-France en sia retbutiko :
https://butiko-esperanto-france.org/litterature-francaise-en-esperanto/1389-tri-rakontoj-trois-contes.html
kaj ĉe lulu.com : https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france/

La libro estas ankaŭ aĉetebla en la sidejo de la asocio. Vidu la adreson ĉe https://esperanto-france.org/kontaktoj

ISBN 978-2-494261-04-4
180 pages • format A5 (148 x 210 mm)

Publiak prezo en Francio : 15 €

Rabatoj ekde 5 ekzempleroj aĉetita kaj rabatoj por asocioj, libroservoj : vidu niajn kondiĉojn en https://esperanto-france.org/katalogo-butiko

Elŝutu la dokumenton : prezento-tri_rakontoj.pdf