Kongresoj kaj eventoj
Mediteranea Esperanto-Semajno 2026

Espéranto-Provence organizos la Mediteranean Esperanto-Semajnon 2026, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.
Aliĝu !
Partoprenu FESTOn senpage kiel muzikisto !

Ĉu vi aĝas malpli ol 30, ĉu vi ludas aŭ kantas (amatore aŭ duonprofesie) ?
Ĉu vi ŝatas muzikumi, volas pluspertiĝi pri muziko kaj pasigi semajnon kun aliaj muzikŝatantoj ?
Partoprenu FESTOn kaj ĝuu mirindan muzikan etoson en Esperantujo !
De la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2025, en Moissac (82)
Staĝo en Métabief, 17-23 aŭgusto 2025

La asocio Espéranto en Chalonnais organizas amikan restadon en Metabief, mezmontara skiejo apud la svisa landlimo, de la 17-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2025.
