Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj kaj eventoj

Kongresoj kaj eventoj

Eŭropa kongreso de Esperanto en majo 2027

La Eŭropa Esperanta Kongreso okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 207 en Carry-le-Rouet, proksime de Marsejlo en Provenco.
Pliaj informoj baldaŭ estos haveblaj en la kongresa retejo : https://kongreso2027.esperanto-france.org

VOJAĜO

Ekspozicio VOJAĜO : Biciklado al Azio kun Esperanto (1928-1932) en la Nacia bilbioteko de Pollando, en Varsovio 9a decembro 2025 - 31a marto 2026.

Mediteranea Esperanto-Semajno 2026

Espéranto-Provence organizos la Mediteranean Esperanto-Semajnon 2026, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Aliĝu !

Partoprenu FESTOn senpage kiel muzikisto !

Ĉu vi aĝas malpli ol 30, ĉu vi ludas aŭ kantas (amatore aŭ duonprofesie) ?
Ĉu vi ŝatas muzikumi, volas pluspertiĝi pri muziko kaj pasigi semajnon kun aliaj muzikŝatantoj ?
Partoprenu FESTOn kaj ĝuu mirindan muzikan etoson en Esperantujo !
De la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2025, en Moissac (82)

Staĝo en Métabief, 17-23 aŭgusto 2025

La asocio Espéranto en Chalonnais organizas amikan restadon en Metabief, mezmontara skiejo apud la svisa landlimo, de la 17-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2025.