Esperanto
Hejmpaĝo > Kulturo > Esperanto-Kulturo > 30a de septembro : Internacia Tradukada Tago

30a de septembro : Internacia Tradukada Tago

Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Tradukada Tago, la 30-a de septembro 2024

PNG - 233.2 ko

El ĉiuj formoj de nejusta diskriminacio menciitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej subtaksata estas la diskriminacio surbaze de lingvoj. En mondaj aferoj, en scienco, en kulturo kaj en ĉiuj aliaj formoj de homaj rilatoj, la riĉa diverseco inter la lingvoj funkcias samtempe kiel fonto de scioj kaj esprimado, kaj barilo al la tutmonda komunikado.

Same, la relativa prestiĝo de certaj lingvoj, kaj ilia disvastiĝo, favoras certajn lingvojn super aliaj en difinitaj cirkonstancoj, kaj sekve ofte produktas nejustan diskriminacion.

La ĉefa faciligilo kaj egaligilo de komunikado inter la lingvoj, kaj sekve de la komunikado inter la homoj, estas aktuale la tradukado. Tradukado estas esenca vojo por konstrui pli justan mondon, alproksimigi popolojn, antaŭenigi dialogon, kaj krei interkompreniĝon kaj kunlaboron.

Tradukantoj kaj interpretantoj portas sciojn de unu lingvo al alia, disvastigas sciencon kaj kulturon, kaj, je individua nivelo, savas vivojn, ebligas pacon kaj helpas niajn malfortajn kaj persekutatajn gefratojn, ofte sub malfacilaj, eĉ vivminacaj, cirkonstancoj.

Kiel asertas la rezolucio pri la Internacia Tradukada Tago, respekto al kultura kaj lingva diverseco estas esenca antaŭkondiĉo por antaŭenigi spiriton de malfermiteco, egaleco kaj dialogo. La tradukada laboro estas grava subteno al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

La laboro de Universala Esperanto-Asocio, kiu subtenas la ideon de dua, internacia lingvo por ĉiuj homoj, paralelas tiun de la tradukado : UEA konstante reasertas la gravecon de gepatraj lingvoj, kaj memorigas la internacian komunumon, ke ni devas pensi ankaŭ pri la lingva aspekto de la tri kolumnoj de UN : Paco, Evoluigo kaj Homaj Rajtoj. Same kiel tiuj tri aferoj integriĝas, lingvoj estas esenca elemento por aŭskulti kaj alproksimigi la tutan homaron.

En tiu ĉi tago, ni ree donas nian subtenon al multlingvismo kiel kerna valoro de UN, salutas la internaciajn organizaĵojn de tradukistoj kaj interpretistoj, kaj reasertas nian celon antaŭenigi, speciale per la Internacia Lingvo Esperanto, interkompreniĝon kaj estimon inter la popoloj.


Vidi konektite : La komuniko de UEA en Espéranto