Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Novaj eldonoj de Espéranto-France (2023/2024)

Novaj eldonoj de Espéranto-France (2023/2024)

Jen la lastaj eldonoj de Espéranto-France.
Vi povas mendi tiujn librojn en nia reta butiko : https://butiko-esperanto-france.org
Iuj libroj ankaǔ aĉetablas ĉe lulu.com, aǔ en paperaj libroj presitaj laǔ mendo aǔ kelkaj en EPUB-formato.

Rabatoj estas proponitaj por grupaj aĉetoj, same por mendoj de profesiuloj, libroservoj kaj asocioj. Vidu la prezkondiĉojn ĉe https://esperanto-france.org/katalogo-butiko

La libro de la mil kaj unu noktoj

La libro de la mil kaj unu noktoj estas ĉefverko de la monda literaturo. Tio estas ampleksa kolekto de rakontoj, kiuj venis al ni tra la jarcentoj.
Danke al Antoine Galland, kiu tradukis kolekton de ĉi tiuj rakontoj en la francan komence de la 18-a jarcento kaj, tri jarcentojn poste, al Daniel Moirand, kiu esperantigis ilin, ankaŭ vi povos sperti tiujn mirindajn rakontojn, tiujn fabelojn kaj fablojn, tiujn rakontojn ene de rakontoj, kiuj transportos vin al diversaj orientaj landoj en diversaj epokoj, kiel ĉiunokte faris Ŝeherazad (Ŝahrzad) por veki la scivolemon de la sultano (ŝaho) kaj eskapi sian fatalan sorton.

Entute 1600 pâgoj en 3 volumoj, ilustritaj de 430 desegnoj de famaj artistoj. La libro estas parto de la Serio Oriento-Okcidento de UEA, sub la numero 63.

JPEG - 137.8 ko

Okaze de la apero de la libro (la 8-an de majo 2024), ni proponas specialan rabaton : por ĉiu mendo antaŭ la 20-a de aprilo, la 3 volumoj aĉetitaj samtempe kostos nur 75€, anstataŭ 87€. Kaj se vi prenos la libron dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso, vi ne pagos sendokoston !

https://butiko-esperanto-france.org/romans-nouvelles-recits-traductions/1324-la-libro-de-la-mil-kaj-unu-noktoj-3-volumes-pre-commande.html

Elementaj principoj de milita propagando, de Anne Morelli

JPEG - 105.5 ko

Ĉu ekzistas iu maniero igi nin aprobi militon, pri kiu ni unue ne interesiĝas aŭ kiun ni malaprobas ?

En dek ĉapitroj kaj per multaj ekzemploj la aŭtoro montras kiel la propagando inundas la amaskomunikilojn dum ĉiu milito por akceptigi ĝin de ni. Jam tradukida en ses lingvoj kaj multfoje ĝisdatigita, tiu libro estas vera fonto por malkodi la propagandon, kiu ĉirkaŭas nin.

Leginte tiu ĉi libron, vi ne plu ricevos la informojn senditajn de la amaskomunikiloj en la sama maniero.

La libro estas aĉetebla en la butiko de Esperanto-France : https://butiko-esperanto-france.org/histoire-politique/1311-elementaj-principoj-de-milita-propagando.html aŭ ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france

Vi povas legi kelkajn paĝojn de la libro : Elementaj principoj de milita propagando (specimeno)

Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers

Inès en OkcitanioInès alvenas al Okcitanio, regiono sude de Francio, por studi. La junulino ŝatas la tiean vivon, sed misteraj eventoj okazas.
Ĉu ŝi travivos tragedion ? Ĉu ŝi estos elpelita el Francio ? Ĉu morto minacos ŝin ? Ĉu amo kapablos protekti ŝin kontraŭ ĉiuj danĝeroj ? Ĉi romaneto malkaŝos la destinon de Inès kaj helpos vin plibonigi vian komprenon de Esperanto. Legu, ĝuu !

Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn. Ĝi estas disponebla kiel presita libro (74 paĝoj en formato A5) kaj kiel bitlibro (EPUB).

La libron vi povos mendi en la reta butiko de Esperanto-France aŭ rekte ĉe lulu.com
La elektronika versio disponeblas nur ĉe
lulu.com

Plus d’information sur https://esperanto-france.org/ines-en-okcitanio

Reĝo Ubuo, d’Alfred Jarry

JPEG - 714.9 koReĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu Roi, kiu estas stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo)

Reĝo Ubuo ekzistas ankaǔ en EPUB-formato ĉe lulu.com

L’espéranto par la méthode directe , de Stano Marček

JPEG - 391.9 koĈi manlibro, verkita de Stano Marček kaj ilustrita de Linda Marčeková, jam estis publikigita en 40 lingvoj krom la franca.
La franca versio – elĉerpita komence de la jaro 2023 – estas nun denove havebla. Tiu ĉi nova eldono, eldonita de Esperanto-France en julio 2023, estis okazo por korekti kaj plibonigi la libron, kunlabore kun la aŭtoro.

Pli da informoj en https://esperanto-france.org/rekta-metodo-de-esperanto