Staĝo en Métabief, 17-23 aŭgusto 2025
L’association Espéranto en Chalonnais organise un séjour convivial à Métabief, station de moyenne montagne près de la frontière suisse, du 17 au 23 août 2025.
Un séjour alliant détente, découverte et apprentissage dans une ambiance chaleureuse !
La asocio Espéranto en Chalonnais organizas amikan restadon en Metabief, mezmontara skiejo apud la svisa landlimo, de la 17-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2025.
La partoprenantoj loĝos en la gastejo “Les Sapins de l’Amitié” (La Abioj
de l’Amikeco), ĉaledo kun 2 ĝis 12-litaj dormo-ĉambroj, granda teraso kaj ĝardeno de 4000 m². Nia kuiristo kuiras bonkvalitajn manĝojn kaj
proponas adaptitajn manĝojn laŭeble.

- Malkovro de la regiono : piede, aŭte... ĝia faŭno kaj flaŭro.
- Akvaj ebloj ĉe la lago de Malbuisson : naĝado, pedalboato, …
- Vizitoj : Fromaĝejo, Château de Joux (kastelo), naturrezerveja domo de la lago de Remoray, montara muzeo en La Chapelle des Bois, fonto kaj akvofalo de la rivero Doubs, Grotoj de Vallorbe, ktp.
- Kursoj de Esperanto por tri niveloj, matene kaj je la fino de la posttagmezo.
Tri kursoj estos proponataj.
Kursoj de 9a30 ĝis 12a (kun paŭzo je 10a30) kaj de 17a ĝis 18a30 (laû aktivaĵoj dum la posttagmezo)
Eblas partopreni nur kelkajn tagojn aŭ loĝi aliloke dum partoprenante la manĝojn.
Facila aliro per aŭto (proksime al Pontarlier) aŭ trajno (TGV Parizo-Laŭzano, haltejo Frasne, poste aŭtobuso al Metabief).
Kontakto : Anne-Marie Ferrier (06 78 45 60 49) – stagemetabief@orange.fr
En la sama rubriko: