Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Kongresoj > Arkivoj > Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo

Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo

De 22-a ĝis la 26-a de Aprilo 2011 (Paska semajnfino). Renkontiĝo kunorganizita de pluraj Esperanto-asocioj agantaj en franclingvio : Esperanto-France, SAT-Amikaro, esperantistaj Fervojistoj, Geinstruistoj, Katolikoj...

Dum la Paskosemajnfino de vendredo la 22-a ĝis mardo la 26-a de aprilo 2011, riĉa kultura kleriga kaj turista programo okazis en la
ĉarma suna ĉemediteranea havenurbo Seto : temas pri la Interasocia
Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo
, kunorganizita de pluraj
Esperanto-asocioj agantaj en franclingvio : Espéranto-France, SAT-
Amikaro, esperantistaj Fervojistoj, Geinstruistoj, Katolikoj...

La renkontiĝo okazis en Le Lazaret, komforta feriejo en la urbo Seto
ĉe Mediteraneo, kiu provizas multajn dormlokojn, surlokan manĝon,
salonegon kaj kunvenejojn. De la jaro 1978 okazas finaŭguste en Le Lazaret la Internacia Semajno Esperantista.

Ĉiutage per duhoraj vizitoj en la naskurbo de Georges Brassens kaj de
Paul Valéry konatiĝu kun Seto kaj ties tuja ĉirkaŭaĵo por ĝui la
mediteraneajn specialaĵojn kaj la buntan bazaron. Marde ni povis
elekti inter tri tuttagaj ekskursoj por malkovri iom el multaj
kuriozaĵoj de la regiono kun siaj memoraĵoj el Antikveco, kaj
tradicioj ligitaj al la riĉaĵoj eltiritaj el la maro.

Por vesperoj dancigaj aŭ etosigaj prezentiĝis Jacques Yvart, JoMo kaj
Solniŝka, Teatro-Trupo de Tuluzo, FaMo, Kapriol’, Kaj Tiel Plu.
Dominique Gautier prezentis sian filmon pri la Esperanto-movado
premiere.