français

Découverte

A chanter... ce mois-ci : « Paĉjeto Kristnasko »

Esperanto-Aktiv’ n° 64 – décembre 2015

Une surprise pour la fin de l’année : Petit papa Noël en espéranto.

Paĉjeto Kristnasko, adaptation de Silĉjo, d’après Petit papa Noël, texte de Raymond Vinci et musique d’Henri Martinet (1946).

Kristnaske venas la vesper’
Sterniĝas blanka neĝ-mantel’
Kun l’ okul’ plena je esper’
Sin turnas buboj al ĉiel’
Ekdormi ĉi-tiuj ja lantas*
Ĉar unue preĝon kantas.

Paĉjeto Kristnask’ jen
Elĉielos via ven’
Kun ĉiu ludila donac’
Al mi ŝvebu via boac’
Vin vestu por malvarm’
Agos la veter’ sen ĉarm’
Mi timas ke frostiĝos vi
Sed pro ĉi iom kulpas mi

Ho ! Ke ektagiĝu ! Mi tre sopiras
Vidu mi ĉu alportis vi
Amuzilojn kiujn mi sonĝ-admiras
Kiujn al vi petis mi

Paĉjeto Kristnask’ jen
Elĉielos via ven’
Kun ĉiu ludila donac’
Al mi ŝvebu via boac’

Pro l’ pas’ de Niĉjo l’ Dormigul’
Dormegas la bub’ en mallum’
Komencu malgraŭ la nebul’
Vian dorskorbon jungu dum
Sonoras tintile la klakoj
Ek ! disdon’ de viaj pakoj.

Paĉjeto Kristnask’ jen
Elĉielos via ven’
Kun ĉiu ludila donac’
Al mi ŝvebu via boac’
Pro ĉiu ofta halt’
Sur tutmonda doma alt’
Ja antaŭ morgaŭa maten’
Ek ! Rapidu via alven’.

Kiam flugos vi sur la sledo plena
Venu vi unue al ni
Mi ne estis ĉiam tre obeema
Pardonon do petas mi

Paĉjeto Kristnask’ jen
Elĉielos via ven’
Kun ĉiu ludila donac’
Al mi ŝvebu via boac’

Ho ! Paĉjeto Kristnask’

* lantas = malrapidas (toutes mes excuses pour l’emploi de ce néologisme !)