Esperanto
Hejmpaĝo > Eventoj > Reklamo > Jaro Zamenhof
cet article en français : Année Zamenhof

Jaro Zamenhof

UNESKO aldonis la centan datrevenon de la forpaso de L.L. Zamenhof sur la listo de la festindaj datoj en 2017.

Invito
Pro tiu okazo, la konstanta delegacio de Pollando ĉe UNESKO, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), organizis solenan eventon konklude je la jaro Zamenhof, centa datreveno de la forpaso de la kreinto de Esperanto, lundon 11an de decembro 2017, de la 9a30 ĝis la 13a, en la salono II de la sidejo de UNESKO (125 avenuo Suffren en Parizo, 7a distrikto).


Tutmondiĝo, Interreto, Unesko-Kuriero : kiel statas Esperanto, cent jarojn post la morto de Zamenhof ?

JPEG - 3 Mo

  • 9a30 : akceptado, bonveniga kafo
  • 10a00 : malfermo
    • alparolo de Krystyna Zurek, konstanta delegito de Pollando ĉe UNESKO
    • alparolo de Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof
  • 10a30 : Sébastien Moret : Kial Esperanto venkis. (legi la resumon)
  • 10a50 : Jean-Claude Lescure : Esperanto fronte al tutmondiĝo. (legi la resumon)
  • 11a10 : Guilherme Fians : Esperanto nuntempe kaj fronte al sia estonto : komunumo kaj siaj komunikiloj. (legi la resumon)
  • 11a30 : paŭzo
  • 11a45 : Chuck Smith : La modernaj komunikiloj serve al Esperanto. (legi la resumon)
  • 12a10 : Trezoro Huang Yinbao : UNESKO-Kuriero en Esperanto. (legi la resumon)
  • 12a35 : Giorgio Novello : Ĉu nova lingvo por UNESKO ? (legi la resumon)
  • 13a00 : koktelo

JPEG - 484 ko

Resumo de la prelegoj


Kial Esperanto venkis.
JPEG - 304.4 koDe Sébastien Moret, docento pri slavaj lingvoj kaj civilizoj en Universitato de Lausanne (Svislando), specialisto pri slavistiko kaj interlingvistiko

Kial venkis Esperanto ? Jen la titolo de pluraj esploroj, kiuj interesiĝis pri la sukceso de Esperanto. Fakte, inter la kelkcent projektoj de artefaritaj lingvoj, kiuj naskiĝis en la 19-a jarcento, nur la lingvo elpensita de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887 povas fieri, ke laŭ multaj esploristoj ĝi fariĝis plene funkcianta lingvo, kun ne nur komunumo de parolantoj (inter kiuj kelkaj denaskuloj), sed ankaŭ propraj kulturo kaj literaturo. Restus nur la fakto, ke ĝi naskiĝis de homa volo kaj plano, kiel distingo inter Esperanto kaj aliaj lingvoj kiel la angla aŭ la armena.

Al kio ŝuldiĝas tiu ĉi destino unika en la historio de artefaritaj lingvoj ? Ĉu al Zamenhof kaj liaj ideoj ? Ĉu al la lingvaj ecoj de Esperanto ? Ĉu al la kunteksto kaj la epoko de ĝia naskiĝo ? Ĉu al aliaj artefaritaj lingvoj ? Jen precize la demandoj, al kiuj la prelego proponos respondon.

Reveno


Esperanto fronte al tutmondiĝo.
PNG - 385.4 koDe Jean-Claude Lescure, profesoro pri historio de la nuntempo en Universitato de Cergy-Pontoise (Francio)

La nombro de internaciaj lingvoj kreskas ekde 1880, kun pli ol 100 registritaj planlingvoj. Esperanto elstaras kaj allogas multajn parolantojn : tiu ĉi fenomeno ligiĝas kun la unua tutmondiĝo, kiu manifestiĝas antaŭ la milito en 1914. Tiu komunikado interesos Esperanto-parolantojn, kiuj montros malsamajn motivojn por ĝin uzi : partopreni en disvolviĝo de internaciaj aferoj, diskonigi la inventaĵojn kaj sciencajn novaĵojn, faciligi turismon kaj vojaĝojn, aŭ eĉ ebligi kontaktojn inter aliancitaj militaj potencoj. Sed tiuj ĉi utilecaj motivoj ne estas la solaj : partoprenas ideologioj, ĉu el la religia spaco, kun la nepra sento de Zamenhof partopreni en la renovigo de judismo, aŭ de Gustave Gautherot plifortigi la katolikan influon ; la politikaj deziroj kompletigas la bildon : la defendo de universalaj valoroj kiel pacismo, aŭ la proleta internaciismo allogas parolantojn. Tamen, fronte al tiu ĉi larĝa aro de subtenantoj, Esperanto frontas fortan kontraŭulon, la Nacio-ŝtato : ligita kun la praktikado de unu lingvo, la Nacio-ŝtato abomenas minoritatajn lingvojn, kaj dum Esperanto allogas multajn Francojn el ĉiuj devenoj, la francaj politikaj respondeculoj estas la unuaj, kiuj antaŭrimedas kontraŭ Esperanto, por defendi la francan lingvon. La konstruo de la francparolantaro ekestas ankaŭ kiel reago kontraŭ tio, kion ili konsideras minaco, ankaŭ en la internaciaj institucioj kiel la Societo de Nacioj komence de la 1920-aj jaroj, kaj tiu ĉi sinteno ne ŝanĝiĝis de unu jarcento, ĉu en Unuiĝintaj Nacioj, ĉu en Eŭropaj institucioj.

Reveno


Esperanto nuntempe kaj fronte al sia estonto : komunumo kaj siaj komunikiloj.
JPEG - 1.5 MoDe Guilherme Fians, doktoriĝanto pri la Esperanto-komunumo laŭ soci-antropologia vidpunkto en la Universitato de Manchester (Britio), kie li ankaŭ instruas

Esperanto estas ofte konsiderata de ne-Esperanto-parolanta publiko fiaskinta projekto aŭ lingvo, kiu neniam funkciis. Tamen, la regulaj lingvo-uzantoj havas malan opinion, ĉar ili konsistigas Esperantistan komunumon, kiu bonŝancas partopreni en internaciaj aranĝoj. La kontaktoj inter Esperantistoj, ĉefe inter tiuj, kiuj havas malsamajn kulturon kaj devenon, naskas multajn interŝanĝojn, ĉar ili havas multon por komunigi kaj lerni unu de la alia, kio ebligas estigi internaciajn retojn de amikeco kaj solidareco. Ĉi-maniere, la retoj, kiuj konsistigas la Esperantistan komunumon, antaŭenigas la multkulturecon kaj instigas al praktika efektivigo de la celoj kaj ideoj defendataj de UN kaj UNESKO.

Tiamaniere Esperanto ŝanĝis la vivon de multaj personoj kaj havigis al ili eblecojn pri interkomunikado kaj lernado, kiuj transiras simplan lingvan lernadon. Kiel ekzemploj, jen franca fervojisto, kiu unuafoje en sia vivo komunikis kun eksterlandanoj dank’al helpo de Esperanto, jen juna Brito, kiu, pro Esperantista korespondanto en Rusio, eksciis, ke ekzistas landoj sen reĝinoj aliflanke de Eŭropo. Sekve, eĉ se kelkaj opinias, ke Esperanto ne iĝis internacia lingvo, ĝi ja estas, esence, internacia. Ĝi estas tre vivanta lingvo laŭ tio, kion ĝi alportas praktike en la vivon de Esperanto-parolantoj. En tiu ĉi prelego, mi montros kiamaniere tiu ĉi komunumo estas vigla kaj kiel la komunikaj kaj veturigaj rimedoj ebligis ĝian ekziston kaj ĝian funkciadon.

Reveno


La modernaj komunikiloj serve al Esperanto.
JPEG - 8.3 MoDe Chuck Smith, fondinto kaj ĉefa teknika oficisto de Amikumu, apo por trovi lingvopartnerojn proksime

UNESKO 2017 : panelo de Chuck SmithOni malofte prenas tempon por reflekti pri la evoluo de teknologio, do mi volas, ke ni rigardu la mondon en kiu Zamenhof finis sian vivon en 1917 kaj komparu la vivon de tiu tempo al la nuntempo en 2017. Efektive, nia komunikado plene ŝanĝiĝis en ĉiuj aspektoj : novaĵoj, legado, verkado, kinarto, lingvolernado. Krome, sociaj rilatoj same multe ŝanĝiĝas kiel oni ekhavas novajn amikojn kaj tenas kontakton kun jamaj amikoj.

Venu kun mi en tempovojaĝo tra la lastaj 100 jaroj kaj eksciu kiel vi povas plej bone uzi ĉiajn rimedojn por plej bone komuniki kaj lerni lingvojn en la nuna mondo. Vikipedio, Duolingo, Amikumu... donas al Esperanto novan dimension !

Reveno


UNESKO-Kuriero en Esperanto.
JPEG - 66.8 koDe Trezoro Huang Yinbao, ĉina agronomo kaj entreprenestro, redaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto

fotoj pri la kuriero 1Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, multaj esperantistoj sendinte amasojn da retaj mesaĝoj al UNESKO, petis Uneskon eldoni la Kurieron ankaŭ en Esperanto. La mesaĝa bombado ege ĝenis la funkciulojn de UNESKO. UNESKO promesis eldoni la Esperantan version kondiĉe ke UEA aŭ iu ajn organizaĵo solvus la financan problemon, kaj petis UEA-n haltigi la mesaĝan bombadon al UNESKO. La esperantistoj ĉesis mesaĝan bombadon al UNESKO pro alvoko de tiama Ĝenerala Direktoro de UEA en 2000.

fotoj pri la kuriero 2Tamen la Kuriero devige ĉesis eldoniĝi pro financa problemo. Dank’ al financa kontribuo de Ĉina Popola Respubliko, UNESKO komencis reeldoni ĝin en la 6 UN-lingvoj ekde majo 2015, la portugala versio ankaŭ estis eldonita de Portugalio. Feliĉe ankaŭ la Esperanto-versio estas oficiale publikigita dum la 102-a UK en Koreio, dank’ al financa subvencio de Scienco-Kultura Centro Ora Ponto (alinome Esperanto-Centro Ora Ponto) el Ĉinio, kun granda helpo de volontulaj kunlaborantoj el 20 landoj. La funkciuloj de UNESKO treege afable subtenas la Esperantan eldonon. Ŝajne UNESKO denove havos financan malfacilon pro foriro de Usono. Direktoro de Ora Ponto, la ĉefredaktoro de la UNESKO-Kuriero en Esperanto alvokas ke la esperantistaro de la tuta mondo unuanime subtenu UNESKO-n, kontribuu por realigi la celojn de UNESKO per la internacia lingvo Esperanto, kaj por faciligi la komunikon per la UNESKO-Kuriero en Esperanto.
(vidu la raporton de Radio Ĉina Internacia)

Reveno


Ĉu nova lingvo por UNESKO ?
JPEG - 2.6 MoDe Giorgio Novello, ambasadoro de Italio ĉe la Reĝlando de Norvegio kaj la Respubliko de Islando

La decido de UNESKO eldoni la UNESKO-Kurieron ankaŭ en Esperanto estas samtempe saĝa kaj aŭdaca. Temas pri bona elekto ; temas pri venkanta elekto, kiu efikas ambaŭflanke. Unuflanke, UNESKO profitos la publikigadon de la Esperanta Kuriero : ĝi atingos centojn da miloj da Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri internacia kultura kunlaboro, kiuj ŝatas lerni pli pri UNESKO-agadoj kaj kiuj pretemas antaŭenigi UNESKOn je ĉiuj eblaj niveloj.

Aliflanke, Esperanto profitos ĉi tiun aldonan agnoskon fare de prestiĝa UN-organizaĵo. Precipe, tia interesa gajn-gajna situacio konfirmas simplan fakton : nuntempe estas neutile diskutadi ĉu Esperanto povas funkcii aŭ ĉu ĝi funkcias. Esperanto funkcias kaj ĝi estas oficiale kaj praktike agnoskita je alta internacia nivelo. Tiusence la Esperanta Kuriero estas samtempe turnpunkto kaj alvenpunkto post jardeklonga vojaĝo komencita kun la Montevideo-deklaracio en 1954. Ni elkore gratulas la ĉinan Esperanto-Asocion kaj samideanon Trezoro Huang Yinbao pro ilia mirinda agado. Sed tiu turnpunto postulas ankaŭ respondecon kaj pluan agadon. Tiustadie, ĉiu Esperantisto devus agi por ekspluati novaĵon kaj atenton pri novaĵo. Precipe gravas fortikigado de la longtempa daŭrigebleco de la eldono de la Esperanta Kuriero, ĉiamaniere.

UNESKO laŭdindas pro sia decido laŭ la peto de unuopuloj, kiuj postulis dum longa tempo Esperantan Kurieron. UNESKO do komunikas kun unuopuloj : tio ne estas abstraktaĵo. Ĝi laŭdindas pro sia elekto de plia eldon-lingvo, kiu samtempe gravas kaj malsamas la ceterajn lingvojn uzatajn ĝis nun. Tia elekto perfekte kongruas kun la misio de UNESKO konservi kaj subteni kulturon en ĉiuj ĝiaj formoj, konstante taŭgiĝante al la evoluanta mondo.

Reveno


Vidi konektite : fotojn de la evento (fotis Aleks Aɴᴅʀᴇ)

JPEG - 1.5 Mo

  • La 10-a de decembro 2017 estas kaj la internacia tago de la Homaj Rajtoj (dum kiu okazos la ceremonio de transdono de la Nobelpremio pri paco en Oslo) kaj la 63-a datreveno de la UNESKO-rezolucio de Montevideo, dank’ al kiu Universala Esperanto-Asocio (UEA) obtenis konsultajn rilatojn kun UNESKO.
  • La 15-a de decembro 2017 estas la naskiĝdatreveno de LL Zamenhof en 1859.

programo Unesko Zamenhof 2017 (PDF - 1.2 Mb)


Programme bilingue (français-espéranto) distribué au format papier aux participants.
Dulingva programo (franclingva-Esperantlingva) papere disdonita al la partoprenantoj.