Accueil Langue Association Presse Contacts Liens Jeunes Esperanto Arthur  
 
La langue

Qui sommes-nous ?

Information presse

 
Nos services
 
 

Contacts

Liens utiles

En Esperanto

 

UEA

 

 

   Espéranto-France > Nos services > Le Monde de l'espéranto > N° 567

LME n° 567

PDF  

La Fono de Internacia Tago de Gepatra Lingvo

En 1999 Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Eble multaj homoj ne scias kial UN elektis tiun ĉi daton. Estas grava kialo kaj glora historio malantaŭ tio. Ekde la jaro 2000 la tuta mondo solenas la tagon konvene. Antaŭ 2000 preskaŭ neniu ekster Bangladeŝo rimarkis kiam pasis la 21a de februaro. Sed ekde 1952 Bangladeŝ- anoj ĉiujare atendis la tagon pro historia kaj sentimenta kialoj. Ili faris ellaborajn preparadojn por la sankta tago. La tago estas tago de triumfo ĉar la 21an de februaro en 1952 kelkaj kuraĝaj junuloj de Bangladeŝo skuis la kadron de despota registaro kaj akiris lingvajn rajtojn por la Bangladeŝanoj. La tago estas tago de malĝojo ĉar la kuraĝaj junuloj estis mortigitaj kiam la polico provis subpremi la movadon por lingvaj rajtoj kaj pafis la pacajn aktivulojn. Hodiaŭ Bangladeŝanoj estas pli fieraj kaj malpli malĝojaj kiam ili memoras la 21an de februaro ĉar post la lingvaj rajtoj ili akiris politikajn rajtojn. Malgraŭ la malriĉeco de la lando ĉiujare okazas grandaj foiroj kaj bazaroj de libroj en ĉiuj urboj de Bangladeŝo dum la tuta februaro. Ne estas rare trovi librarojn en la domoj de burĝaj familioj en la lando. Bangladeŝanoj estas tre konsciaj pri la graveco de gepatra lingvo kaj lingvaj rajtoj.

En 1947 la Britaj Imperiaj Fortoj forlasis la Hindan Union. Kiel aliaj imperiaj fortoj ili lasis siajn makulojn kiam ili foriris. Ili dividis la Hindan Union malnature. La imperiaj fortoj en Afriko desegnis rektajn vicojn sur la mapo sen ĝusta kialo. La Brita regpovo kaprice desegnis malrektajn vicojn tra la lando de Hinda Unio kaj tra la koroj de ĝiaj loĝantoj. Ili kunigis malsamajn popolojn kaj artefarite kreis landon kiu nomiĝas Pakistano. Nature la unio de Pakistano ne travivis longan tempon. Pakistano havis sian orientan parton (Bangladeŝo) situanta pli ol mil kilometrojn for la okcidenta parto kie estis la ĉefurbo kaj la sidejo de la registaro. La loĝantoj de la orienta parto parolis la bengalan lingvon kaj la loĝantoj de okcidenta parto parolis urdue. Malgraŭ la majoritato de la Bangladeŝanoj la registaro deklaris ke la urdua estos la lingvo de la ŝtato. La toleremaj Bangladeŝanoj postulis ke Pakistano devas havi du ŝtatajn lingvojn kiel multaj ŝtatoj de la mondo kiuj havas multajn ŝtatajn lingvojn. Sed la Gubernatoro ĝenerala de Pakistano estis malsentema kaj despota. Li deklaris ke la urdua kaj nur la urdua estos la ŝtata lingvo de la du partoj de Pakistano. La popoloj de Orienta Pakistano (Bangladeŝo) ne akceptis la postulon kaj protestis pace. Tiel naskiĝis la movado de lingvaj rajtoj. La movado por lingvaj rajtoj atingis zeniton je la 21a de februaro de 1952, kiam la registaro de Pakistano ne montris kompaton kaj mortigis la aktivulojn de paca movado. Bangladeŝanoj verŝis sian sangon por akiri lingvajn rajtojn, sed ne vane. Hodiaŭ la ŝtata lingvo de Bangladeŝo estas Bangla (la bengala). La 21a de februaro estas tre memorinda por la Bangladeŝanoj ekde 1952. Nun la tago iĝis memorinda por la tuta mondo.

Antaŭ kelkaj jaroj iu Bangladeŝano eksciis ke kelkaj lingvoj de la mondo malaperas. Ofte la kialo estas, ke la malfortaj kaj minoritataj praloĝantaj homoj devas lerni la lingvon de la domina popolo de la lando. Ili ne havas la rajton por akiri metiojn se ili ne parolas la lingvon de la domina popolo. Do la maljunaj homoj ekforgesas sian gepatran lingvon kaj la junuloj ne povas lerni sian gepatran lingvon bone. La lernejoj ne instruas la gepatrajn lingvojn de la praloĝantaj homoj kaj tiujn de malfortaj popoloj. Tiel malaperas malnovaj lingvoj kaj la mondo malriĉiĝas kulture. La Bangladeŝano kiel preskaŭ ĉiuj ŝtatanoj de sia lando estis tre konscia pri lingvaj rajtoj kaj havis naturan amikecon por lingva diverseco kaj tradicio. Li havis ideon. Li skribis leteron al ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj por interveni kaj haltigi la difektadon de homaj civilizo kaj kulturo. Poste la registaro de Bangladeŝo okupiĝis pri la afero. Bangladeŝanoj deziras, ke ĉiuj lingvoj de la mondo vivu kaj riĉiĝu. Ili petis al UN protekti ĉiujn lingvojn kaj proponis tagon por memorigi ĉiujn landojn pri la graveco de gepatra lingvo. Sendube ili volis, ke la tago estu la 21a de februaro. Se oni demandos al iu Bangladeŝano pri la spirito de dudek unu (oni ne bezonas mencii februaron), Bangladeŝanoj parolos pri ĉio, kio estas sankta, glora, nobla kaj valora.

Antaŭ la deklaro de Internacia Tago de Gepatra Lingvo la plejparto el la homoj de la mondo ne sciis, kion la 21a de februaro signifas al pli ol 200 milionoj da homo kies gepatra lingvo estas la bengala. Eble ĝis nun multaj homoj ne scias la fonon de internacia tago de gepatra lingvo. Por akiri lingvajn rajtojn Bangladeŝanoj havas longan kaj gloran historion. En 1952, kelkaj kuraĝaj Bangladeŝanoj oferis siajn vivojn kiam la bengala nacio luktis por starigi lingvajn rajtojn. Pro tio estis Bangladeŝanoj kiuj instigis la postulon por la Internacia Tago de Gepatra Lingvo. Nun la dudek unua de februaro estas senmortigita por la tuta mondo.

Muhammad Mahbubul Huq

 

 


DOCUMENTATION

Dépliant d'information
pour tous publics
Depliant
en téléchargement ici
ou disponible au siège

Brochure Mode d'emploi
+ DVD et cours express
Brochure
en téléchargement ici
ou disponible au siège

Recevez une
documentation
sur l'espéranto !


ASSO & MAGAZINE

Magazine bimestriel
d'Espéranto-France

LME
Le Monde de l'espéranto

Bulletin d'adhésion
en téléchargement ici


LIBRAIRIE & BOUTIQUE

Espéranto Express
Esp Express
Guide de conversation
(éd. du Dauphin)

Retrouvez
le catalogue complet
en téléchargement ici

 

 
Accueil Langue Association Presse Contacts Liens Jeunes Esperanto Arthur

© 1999-2009 Espéranto-France | www.esperanto-france.org | Webmestre