Esperanto
Hejmpaĝo > Kiuj ni estas ? > Projektoj > Ĝemelaj urboj

Ĝemelaj urboj

La projekto celas instigi al ĝemeligo de urboj aŭ plifortigo de la rilatoj inter jamaj ĝemelurboj.

Dum la UK 2012, UEA decidis ke ĉiu landa asocio havu reprezentanton pri la projekto.

La Komitato de Esperanto-France komisiis Raymonde Coquisart : raymonde.coquisart(ĉe)esperanto-france.org

Taskoj por respondeculoj de landaj asocioj pri ĝemelaj urboj

Laŭ la celoj de la projekto Ĝemelaj Urboj kaj la laborplano de la projekto aperita en 2011, jen la taskoj por respondeculoj de landaj asocioj pri ĝemelaj urboj responde al propono el esperantistoj.

  1. Tutkore subteni la laborojn de la projekton Ĝemelaj Urboj kaj de la teamo de Monda Evoluo sub la estraro de UEA, kiu listigis ĝemelajn urbojn en si. Kontaktoj kun la estrarano kaj la komisiito de UEA zorganta pri la ĝemelaj urboj.
  2. Senegoisme servi al sia landa asocio kaj per efikaj agadoj progresigi ĝiajn laborojn, ekz. proponi kaj organizi kunsidon en propra landa kongreso, oferti eblan helpon al interŝanĝo inter ĝemelaj urboj, ĝemeliĝo de inter urboj kaj inter aliaj instancoj kaj tiel plu.
  3. Pene foŝi kanalojn por kunlabori kun neesperantaj organizaĵoj de sia lando, kiuj havas samajn celojn, kaj regule sendas al ili raporton pri Esperanto en agado de ĝemelaj urboj se eble, per kio la diversaj registaroj (landaj kaj lokaj) pli bone scias la valoron kaj rolon de Esperanto.
  4. Ĉiurimede instigi lokajn organizaĵojn starigi siajn funkciulojn pri ĝemelaj urboj kaj tiucele krei efikan laborneton kiel eble plej rapide. Aperigo de alvoko pere de la listo UFE-anoncoj kaj la listoj el la diversaj regionoj de Francio :
    • pri la ebleco peti helpon de la komisiito de Espéranto-France cele iniciati kontaktojn eksterlande
    • por recenzi la urboj ĝemelitaj kun eksterlandaj urboj kiuj ankaŭ havas rilatojn kun esperanto grupoj
  5. Atente kolekti pliajn informojn kaj proponi al sia landa asocio starigi specialan rubrikon en siaj gazeto kaj retejo.

Plusa tasko post konsento de la koncerna LKK de la Universala Kongreso
Partopreno al realigo de fotoekspozicioj : la 2-a post Argentino okazis en Lille (2015), Nitra (2016) kaj Seulo (2017)

Legu pli :